11264 Claudiomaccone
11264 Claudiomaccone | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 11264 Claudiomaccone |
Aliaj nomoj | 1979 UC4; 1989 EC10 ; 1991 PD14 |
Nomita laŭ | Claudio Maccone vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Nikolaj Ĉerniĥ |
Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1979 |
Loko de malkovro | Nauĉno (Rusio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
385,598 Gm (2,578 AU) 295,461 Gm (1,975 AU) 475,736 Gm (3,180 AU) |
Discentreco | 0,2338 |
Meza anomaliangulo | 95,665° |
Klinangulo | 3,524° |
Periodo | 1511,518 tagoj (4,138 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
11,142° |
Argum. de periapsido | 57,985° |
Terdistanco - Minimuma |
148,237 Gm (0,9909 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,203 ± 0,295 |
Rotacia periodo | 0,1328 tago (3,1872 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,432 ± 0,094 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,1 |
11264 Claudiomaccone estas tre malgranda, neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de oktobro 1979 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno, (en tiama Sovetunio, nun en Rusio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras la italan astronomon Claudio Maccone, sciencan esploriston kaj teknikan spertulon ĉe Alenia Spazio en Torino. Li partoprenis en la planado de iuj sciencaj kosmaj misioj kaj prezentis proponon de kosma misio, kiu ekspluatas la pliintensigon de radioondoj estigita per la gravita lenso de la suno.[1]
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita de Yu. N. Krugly, Claudio Maccone, N. M. Gaftonyuk, D. F. Lupishkok, V. G. Shevchenko kaj F. P. Velichko per analizo de ĝia luma kurbo inter la 4-a de novembro kaj la 16-a de decembro 2004 elde la Stacio de Observo de Ĉuguevo kaj elde la Krimea Astrofizika Observatorio, kaj estis anoncita en decembro 2005.
Tiuj ĉi observoj lasis suspekti, ke la asteroido estus de spektra klaso "S" aŭ "Q", kun albedo taksita al 0,2, do kombinata diametro 4,2 km[2] (kvankam postaj mezuroj per NEOWISE donis diametron de 3,2 km por albedo de 0,432).
Laŭ tiu takso, la satelito havas diametron de almenaŭ 1,24 km, tie estas 31 % de tiu de la ĉefa korpo (4 km); ĝi orbitas kun granda duonakso de ĉirkaŭ 6 km kaj orbita periodo de 0,6296 ± 0,0004 tago (15,11 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lekcio far'de Claudio Maccone pri gravitlensa radiokomuniko; el You Tube; aprilo 2016 (angle)
- ↑ 11 264 Claudiomaccone: Malgranda duopa ĉef-zona asteroido, de Krugly, Yu. N.; Maccone, C.; Gaftonyuk, N. M.; Lupishko, D. F.; Shevchenko, V. G.; Velichko, F. P. , el Planetary and Space Science, Vol 55, n° 4, p. 449-454. (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (11264) Claudiomaccone; paĝo de Wm. Robert Johnston
- france Luma kurbo de (11264) Claudiomaccone, el Courbes de rotation d'astéroïdes et de comètes, CdR (Observatorio de Ĝenevo)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (11001 - 12000) | Poste: |
---|---|---|
11263 Pesonen | 11264 Claudiomaccone | (11265) 1981 EU34 |