(84522) 2002 TC302
(84522) 2002 TC302 | |
Transneptuna objekto | |
Foto de (84522) 2002 TC302 per la Kosmoteleskopo Hubble, 2005
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (84522) 2002 TC302 |
Aliaj nomoj | 2002 TC302 |
Malkovro | |
Malkovrinto | NEAT |
Dato de malkovro | 9-a de oktobro 2002 |
Loko de malkovro | Mt. Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto 2:5-resonant trans-Neptunian object vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
8,238 Tm (55,066AU) 5,851 Tm (39,111 AU) 10,625 Tm (71,021 AU) |
Discentreco | 0,2897 |
Meza anomaliangulo | 325,763° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 35,039° |
Periodo | 149253,956 tagoj (408,635 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
23,844° |
Argum. de periapsido | 86,805° |
Terdistanco - Minimuma |
5,731 Tm (38,309 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 584+105 −88 km |
Rotacia periodo | 0,225 tago (5,41 horoj) |
Geometria albedo | 0,115 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 3.9 |
(84522) 2002 TC302 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 9-an de oktobro 2002 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) per la schmidt-teleskopo Samuel Oschin de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).[1]
Ĝi estas en orbita resonanco 2:5 kun Neptuno kaj estas klasifikata kiel disdiskano.
Grando
[redakti | redakti fonton]La grando de (84522) 2002 TC302 estas 584+105
−88 km : ĝi estas rigardita de Michael E. Brown kiel "ebla nanplanedo"[2] Estinta mezuro per kosmoteleskopo Spitzer donis 1 145+337
−325 km.[1] La trotakso estis ŝuldata al nesufiĉa movo, kiu ne permesis taŭge subtrahi la ĉielan lumon, kaj al la ĉeesto de brila objekto en la fono.[3]
La ruĝa spektro de (84522) 2002 TC302 sugestas, ke tiu ĉi havas malmulte da freŝa glacio ĉe sia surfaco.
Orbito
[redakti | redakti fonton]La perihelio de (84522) 2002 TC302 estas proksimume egala al la duona grandakso de la orbito de Plutono ; ĝi trakuras sian orbiton en pli ol 408 jaroj kaj venos en sian perihelion la 11-an de aprilo 2059.
Ĝi estas en orbita resonanco 2:5 kun Neptuno, tie estas,ke ĝi faras du rondirojn ĉirkaŭ la Suno, dum Neptuno faras kvin rondirojn.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Bildo de la Monato - Januaro 2003 : TNO 2002 TC302, el Astrometrica (angle)
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco[rompita ligilo] (angle)
- ↑ TNO estas Freŝaj : Enketo pri la Transneptuna Regiono VIII, de S. Fornasier1 kaj aliaj, el Astronomy and Astrophysics; 3-a de majo 2013 (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj ; el la paĝaroj de Wm. Robert Johnston
- angle Listo de Centaŭroj kaj Disdiskanoj, de Minor Planet Center
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (84001 – 85000) | Poste: |
---|---|---|
(84521) 2002 TE300 | (84522) 2002 TC302 | (84523) 2002 UF2 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (84522) 2002 TC302 en la angla Vikipedio.