[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Église de Pantin (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Pantin (pariza metrostacio).

Église de Pantin
Kajo de la stacio
Kajo de la stacio
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Pantin
Geografia situo 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo)48.893627705582.4129179120064Koordinatoj: 48° 53′ 37″ N, 2° 24′ 47″ O (mapo)
Église de Pantin (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Église de Pantin (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Église de Pantin
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Église de Pantin
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 2 832 467 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 12-a de oktobro 1942
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 03-10
Metro-linio M05
vdr

Église de Pantin [eɡliz də pɑ̃tɛ̃] (esperante Preĝejo de Pantin) estas stacio sur linio 5 de la Metroo de Parizo; ĝi situas en komunumo Pantin.

paralele ankaŭ pluraj historiaj tramlinioj (jen la linio 32 al Aubervilliers) havis sian finstacion ĉi-tie tersurface

La stacio estis malfermita en 1942. Ĝi estis la fina stacio de linio 5 ĝis la 25-a de aprilo 1985, kiam la plilongigo ĝis Bobigny - Pablo Picasso estis malfermita.

Ĝia nomo devenas de ĝia apudeco kun preĝejo de Pantin.

La 7-an de junio 1982 matene, post forta fulmotondro okazinta la antaŭtagon, pluv-akvoj enfluis tra la konstru-laboroj de la plilongigo ĝis Bobigny kaj subakvigis la finan stacion Église de Pantin. 18 vagonaroj fariĝis neuzeblaj kaj linio 5 restis ekspluatita en malfacilaj kondiĉoj dum pluraj tagoj. Help-materialo estis havigita el aliaj linioj kaj materialoj Sprague-Thomson de linio 9 estis rapide reenservigitaj anstataŭe[1].

Interkonektoj

[redakti | redakti fonton]
  • RATP 61 145 147 249
  • Buso TVF 54.08
  • N45
la samnoma preĝejo de Pantin

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bildo de pluv-akvoj enfluintaj la stacion la 7 junio 1982 Arkivigite je 2010-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, sur retejo « amtuir.org  »

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]