[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ŝamat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝamat
fikcia homo • literatura rolulo
Verko Eposo pri Gilgameŝ
Informoj
Sekso ina
vdr

Ŝamat (aŭ Ŝamhat, nomita ankaŭ Ŝamkat en la malnova versio el Babilono pri Gilgameŝ"[1]) estas ina rolulo kiu aperas en la Tabletoj I kaj II de la Epopeo de Gilgameŝ kaj estas menciita ankaŭ en la Tableto VII. Ŝi estas sankta prostituino kiu ludas gravan rolon por alporti la sovaĝan Enkidu en kontakto kun civilizacio. Ŝamat signifas "ĝojplenan" en la akada lingvo.

Enkidu estis alportita en civilizacion danke al Ŝamat.
  1. Stephanie Dalley (2000) Myths from Mesopotamia, Creation, the Flood, Gilgamesh and others, revised edition, Oxford University Press, p. 137.