En japana kulturo, ĵoruro[1] (japane 浄瑠璃, jōruri) estas formo de teatra muzika rakontado.
Ĵoruro estas kantado laŭ muziko, kiu rakontas rakonton. La ĵoruristo (japane 太夫, tayū) rakontas rakonton per kantado. La emfazo estas pri la rakontado, ne la kantado; en la japana lingvo, oni “rakontas” (japane 語る), ne “kantas” (japane 歌う).
La ĵoruro estas akompanata per ŝamiseno. La ĵoruristo mem ne ludas la ŝamisenon; tion faras la ŝamisenisto apud li/ŝi.
Ĵoruro povas esti prezentata per si mem (japane 素浄瑠璃, sojōruri), aŭ povas esti akompanata de pupludo (bunrako) aŭ kabuko.
Ĵoruro originis en Kioto, ĉirkaŭ la 16-a jarcento. La nomo devenas de la ĉefrolulino Ĵoruri (japane 浄瑠璃姫, Jōruri Hime), filino de riĉulo, en la balado La Rakonto de Ĵoruri (japane 浄瑠璃物語, Jōruri Monogatari). Dum la malfrua 16-a jarcento (erao Eiroku, 1558–1570) la instrumento sanŝino, la praulo de la moderna japana ŝamiseno, disvastiĝis al Japanio el Okinavo (tiam aparta regno).
Dum la Epoko de Edo (17-a ĝis 19-a jarcentoj), ĵoruro floris en Edo (nuntempe Tokio); tiu klasika Tokia formo de ĵoruro nomiĝas malnova ĵoruro (japane 古浄瑠璃, ko-jōruri).
La nova ĵoruro (japane 新浄瑠璃, shin-jōruri) estis inventita en 1684 de Takemoto Gidayū (japane 竹本 義太夫), kiu fondis la pupĵorurejon Takehonza (japane 竹本座) en Osako. Por la ĵorurteksto, Takemoto estis helpita de la verkisto Chikamatsu Monzaemon (japane 近松 門左衛門). La nova stilo de ĵoruro emfazis la epopean grandiozon, kaj responde malemfazis la kantecon.
- 伊藤りさ. (2011) 人形浄瑠璃のドラマツルギー — 近松以降の浄瑠璃作者と平家物語, 早稲田大学学術叢書 (japane). 早稲田大学出版部.
- 吉川英史. (1965) 日本音楽の歴史 (japane). 創元社.