[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ĝehanabad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝehanabad
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 804408
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 103 202  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 13′ N, 84° 59′ O (mapo)25.21361111111184.987222222222Koordinatoj: 25° 13′ N, 84° 59′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝehanabad (Biharo)
Ĝehanabad (Biharo)
DEC
Situo de Ĝehanabad
Ĝehanabad (Barato)
Ĝehanabad (Barato)
DEC
Situo de Ĝehanabad

Map

vdr

Ĝehanabad, hindie जहानाबाद estas municipo kaj urbego en nordorienta Barato, en suda parto de subŝtato Biharo, en kantono de Gaja (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas distrikta sidejo.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2011 Ĝehanabad havis 103 282 da loĝantoj kun legopovo 77%, pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝehanabad situas en la nordhinda ebenaĵo laŭ alteco de 54 m super la marnivelo. Masaurhi troviĝas 16, subŝtata ĉefurbo Patnao 45, Gaja (Barato) 48, Arrah 49, Bihar Ŝarif 52, Navada 67, Aŭrangabad (Biharo) 81, Dehri 89, Kolkato 453, ĉefurbo Delhio 858, Mumbajo 1433 kilometrojn (aere) [1].

La malnova nomo de Ĝehanabad estis Bhelavar. Ekde 1872 ĝi apartenis al distrikto de Gaja. Nova distrikto estis eltranĉita en 1986, kie Ĝehanabad ricevis la sidejan rangon.

Ĝehanabad estas agrikultura urbo.

La ĉefa religio en Ĝehanabad estas hinduoj (77%), poste islamanoj (22%), la ceteraj religioj malpli, ol 1%.

En Ĝehanabad la loĝantaro parolis plej ofte magahie, dum la oficiala lingvo estas la hindia.

Ĝehanabad situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas pli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono. La temperaturo varias inter 19-32 °C.

Ĝehanabad havas trairan fervojan linion el la direktoj de Patnao kaj Gaja. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj estas en Patnao kaj Gaja.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans