Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe جابر الأحمد الجابرالصباح Ĝābir al-Ahmad al-Ĝābir as-Sabāh; 29-an de junio 1926 en Kuvajto-urbo; 15-an de januaro 2006 en Kuvajto-urbo) estis emiro, gvidanto de Kuvajto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ĝabir estis la tria filo de ŝejĥo Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (1885–1950). Li vizitis al-Mubarakiya-lernejon kaj estis private instruita pri religio, angla lingvo kaj araba lingvo.
Ekde 1962 li estis financa kaj ekonomia ministro, ekde 1965 ĉefministro de Kuvajto kaj ekde 1966 kronprinco.
Ekde la 31-an de decembro 1977 regis li en Kuvajto, kun interrompo en 1990 kaj 1991 pro la dua golfa milito.
La 21-an de septembro 2001, li suferis je mildan apopleksion, post tio li daŭre malfortiĝis kaj mortis la 15-an de januaro 2006.
Li havis 6 edzinojn, 17 filojn kaj 21 filinojn.