Ĉipao
Aspekto
Ĉipao (ĉine 旗袍, pinjine: qípáo, Wade-Giles: ch'i-p'ao) estas tipa, tradicia vesto por ĉinaj virinoj. Ankaŭ konata kiel Ĉeongsam (Cheongsam).
Ĉipao kutime havas du longajn fendojn je ambaŭ flankoj de la femuroj por konvena movado kaj montrado de la gamboj. Malsame ol kurta jupo la fendoj de ĉipao montras la gambojn de virino kiam ŝi promenas.
Ĝi nomiĝis mandarena vesperrobo dum la 1920-aj - 1930-aj jaroj, popularigita de ĉinaj altklasaj virinoj en Ŝanhajo.[1]
Tial ĝi kelkfoje ankaŭ nomiĝas Ŝanhajrobo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Qipao (Ch'i-p'ao). Encyclopædia Britannica. Alirita 2008-11-18 .