Ĉielarka flago
La ĉielarka flago estas komuna simbolo de multaj grupoj: GLAT-movado, budhistoj, inkaoj, druzoj, keĉuoj kaj pacifistoj. Ĝi konsistas el pluraj (tipe 6) strioj en koloroj de ĉielarko aŭ lumspektro.
Plej frua uzo
[redakti | redakti fonton]Ĉielarka flago estis uzata de la Inkaa imperio kaj simila flago estis uzata ankaŭ de la druzoj. Nuntempaj keĉuoj uzas alispecan flagon bazita ankaŭ laŭ ĉielarkaj koloroj (Wiphala/vifala)
GLAT-movada uzo
[redakti | redakti fonton]Post la murdo en 1978 de malferme samseksema urba administristo Harvey Milk, la postulo por la ĉielarka flago multege grandiĝis.
Por plenumi la postulon, la Paramount Flag Company ekvendis version de la flago uzante amasproduktitan ĉielarkkoloran ŝtofon kun sep bendoj: ruĝa, oranĝa, flava, verda, helblua, malhelblua kaj viola. Kiam Baker pliigis la produktadon de sia versio de la flago, li ankaŭ forlasis la brilrozan bendon pro la nehavebleco de brilroza ŝtofo.
En 1979 la flago modifiĝis finan fojon. Kiam oni pendigis ĝin al la lampo-mastoj de strato Market Street en San-Francisko, la meza strio estis maskita de la masto mem.
Ŝanĝi la desegnon por havi paran kvanton da strioj estis la plej facila maniero trakti tion, do oni forlasis la helbluan bendon kaj anstataŭigis la malhelbluan bendon per mezblua. Tio rezultigis la aktualan sesbendan flagon.
Pacisma uzo
[redakti | redakti fonton]La itala filozofo Aldo Capitini uzis ĉielarkan flagon en la unua pacomarŝo de Perugia al Assisi en 1961. Ĝi iĝis simbolo de la pacomovado. Ĝi havas sep striojn kaj la viola troviĝas supre.
Budhista uzo
[redakti | redakti fonton]Budhista flago estas flago uzata de multaj budhistoj. Ĝi signifas sensektan budhismon kaj estis kreita en la 19-a jarcento.
Diverseca uzo
[redakti | redakti fonton]Estis kelkaj uzadoj de ĉielarkaj koloraj flagoj en la fruaj jaroj 1970-aj kiel simbolo de internacieco kaj unueco de ĉiuj surteraj gentoj, sed jam je la fino de la jaroj 1970, la rilato kun geja fiereco ĝenerale diskoniĝis en Usono.
La unua fierecoflago estis desegnita kaj mankolorite de la San-Franciska artisto Gilbert Baker kaj havis ok kolorajn striojn.
La nuntempa ĉielarka flago havas nur ses kolorajn striojn kiuj simboligas ses ideojn (de supre malsupren):
- ruĝa, por vivo;
- oranĝa, por sano;
- flava, por suno;
- verda, por naturo;
- blua, por arto;
- viola, por spirito.
Artaĵoj
[redakti | redakti fonton]La baza ĉielarko naskigis sennombrajn variaĵojn. Oftaj juvelaĵoj estas la fierec-kolĉeno aŭ liberec-ringoj, kiuj konsistas el ses ringoj, unu de ĉiu koloro de la flago, sur ĉeno. Aliaj aĵoj gamas de ŝlosilĉenoj ĝis kandeloj. Oni modifis multegajn naciajn flagojn por inkluzivi ĉielarkojn, kaj modifis la desegnon mem al multaj formoj, de trianguloj ĝis ridetantaj vizaĝoj.
En Montrealo metrostacio Beaudry, kiu servas la gejan kvartalon de tiu urbo, lastatempe rekonstruiĝis kun ĉielarkaj desegnoj en la fasado.