Ĉernivca Universitato
Ĉernivca Universitato | ||
---|---|---|
nacia universitato esplorada universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1875 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 17′ 49″ N, 25° 55′ 28″ O (mapo)48.29694444444425.924444444444Koordinatoj: 48° 17′ 49″ N, 25° 55′ 28″ O (mapo) | |
lando | Ukrainio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 19 227 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
| ||
| ||
Ĉernivca nacia universitato nome de Jurij Fedkoviĉ (ukraine Чернівецький національний університет імені Юрія Федьковича) estis fondita en 1875 laŭ ukazo de aŭstra imperiestro Franco Jozefo. Dekomence la germana estis oficiala stud-idiomo, poste la rumana kaj la ukraina. En 1989 la universitato estis honorigita per la nomo de Jurij Fedkoviĉ, de 2000 per la aldona titolo "nacia".
La universitato en Ĉernivco, Ukrainio, posedas faman bibliotekon fonditan en 1852 kiu nun enhavas 2,6 milionojn da ekzempleroj, inter kiuj eĉ libroj de la 13-a jc. En la universitato aktivis multaj famaj scienculoj, verkistoj, komponistoj. Ĝi troviĝas ĉe Koncjubinskogo-strato; rektoras s-ro Roman Petriŝin.
Historio
[redakti | redakti fonton]La institucio estis establita en 1875 sub la nomo de Francisko-Jozefo-universitato surbaze de teologia altlernejo. La instrulingvo estis la germana, kun apartaj sekcioj por rumana kaj ukraina lingvoj kaj literaturoj. Dum la aŭstria dominado, la universitato havis tri fakultatojn: ortodoksa teologio, juro kaj filozofio. Dum tiu periodo, la studentaro konsistis el proksimume 20-25% rumanoj kaj ukrainoj, la plej multaj el la studentoj estis germanlingvanoj (judaj kaj nejudaj).
La malfermo de la Universitato de Ĉernivco havis fortan pozitivan rolon pri rumanoj, eĉ se la kursoj fariĝis en la germana. Kelkaj junuloj ne plu iris studi Vienon aŭ en aliajn eŭropajn urbojn, sed povis fari tion hejme en Bukovino. Krome, junuloj el Moldavio, Besarabio kaj de la Malnova reĝlando de Rumanio pretis volonte studenti tie ĉi. Junaj studentoj de la tri ortodoksaj distriktaroj danubmonarkiaj venis al la ĉernivca fakultato pri ortodoksa teologio (metropolitujoj de Bukovino kaj Dalmatio, Transsilvanio kaj de Sremski Karlovci), same kiel el najbaraj ortodoksaj landoj (Rumanio, Serbio, Bulgario kaj Rusio).
Post la dissolvo de Aŭstrio-Hungario 1918 tuta Bukovino estis integrita en la Reĝlandon de Rumanio. Tiam la nomo altlerneja ŝanĝiĝis kaj la institucio nomis sin por reĝo Karlo la 1-a (rumane: Universitatea Regele Carol I din Cernăuți). De 1919 ĝis 1940, la strukturoj universitataj estis plejparte rumanigitaj. En 1920 ekzistis tie 1.671 studentoj. En 1933 frekventis la universitaton 3247 studentoj el kiuj estis 2117 rumanoj, 679 judoj, 199 germanoj, 155 ukrainoj, 57 lazoj, 26 moskvanoj kaj 4 el aliaj etnoj. Tiam la rumana historiisto naciema Ion Nistor rektoris dum longa tempo.
En 1941 Gh.-Asachi-Politekniko de Iași translokigitis Ĉernivcon. Sekve tri fakultatoj politeknikaj ekfunkciis, nome pri elektromekaniko, industria ĥemio kaj konstruartoj.[1] La 10-an de januaro 1942 komenciĝis la kursoj de la tri fakultatoj[2] kiuj funkciis normale ĝis la 18-a de marto 1944, kiam pro la proksimeco de la fronto oni rifuĝis je Turnu-Severin.
La hodiaŭa ukraina universitato funkcias ĉefe en la iama loĝejo de la metropolito de Bukovino kaj Dalmatio en Ĉernivco. Tiu ĉi ensemblo konstruitis inter 1864 kaj 1882, surbaze de la planoj de la ĉeĥa arĥitekto Josef Hlávka.
Nunaj fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- teologio
- filozofio
- aplikita matematiko
- biologio
- ĥemio
- informadiko
- ekonomisciencoj
- pedagogiko
- inĝenieraj artoj
- vidaj artoj
- geografio
- historio-politiksciencoj-internacia juro
- modernaj eŭropaj lingvoj
- filologio
- fiziko
- arĥitekturo, konstruartoj kaj pentrado
Ĉe Jurij-Fedkoviĉ-universitato troviĝas ankaŭ ;a germanlingva Centro Gedankendach apogite fare de Goethe-Institut.[3]
Profesoroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Francisko-Jozefo-Universitato
[redakti | redakti fonton]- Adolf Lenz - punjursciencoj kaj punprocesreguloj
- Alexander Supan - geografio
- Alexis Komoroschan - teologio
- Alfred von Halban - jurscienca historio
- Alois Goldbacher - filozofio
- Alois Handl - fiziko
- Anton Elter - klasika filologio
- Anton Marty - filozofio
- Anton Wassmuth - matematika fiziko
- Basil Mitrofanowicz - teologio
- Carl Siegel (Philosoph) - filozofio
- Carl Vrba - mineralogio
- Constantin Popovici - kanona juro
- Constantin Tomaszczuk - jursciencoj
- Constantin von Hormuzaki - entomologio kaj biogeografio
- Eduard Tangl - botaniko
- Emil Kałużniacki - slavistiko
- Emilian Wojucki - moralteologio
- Ernst Kalinka - klasika filologio
- Ernst Mischler - statistiko
- Eugen Ehrlich - jursciencoj
- Eugen Herzog - romanistiko
- Eugen Kozak - malnova slavistiko
- Eusebius Popowicz - eklezihistorio
- Ferdinand von Zieglauer - aŭstria historio
- Franz Exner - punjursciencoj
- Franz von Juraschek - statistiko kaj publikaj jursciencoj
- Friedrich Heinrich Vering - jursciencoj romiaj
- Friedrich Johann Karl Becke - mineralogio kaj petrografio
- Friedrich Schuler von Libloy - jursciencoj
- Friedrich von Kleinwächter - jursciencoj
- Gustav Adolf Gerhard - klasika filologio
- Hans Gross
- Hans Hahn - matematiko kaj filozofio
- Ion G. Sbiera, romanistiko
- Ion Nistor - sudeosteŭropa historio
- Isidor Hilberg - klasika filologio
- Isidor Onicul - teologio
- Johann Loserth - historio
- Johann Wrobel - klasika filologio
- Johannes Kromayer - historio
- Josef von Geitler - fiziko
- Joseph Schumpeter - politika ekonomio
- Joseph Strobl - germana literaturo
- Josip Plemelj - matematiko
- Julius Jüthner - klasika filologio kaj arĥeologio
- Karl Hiller - punjursciencoj
- Leon Kellner - anglistiko kaj literaturo
- Leopold Gegenbauer - matematiko
- Ludwig Schiffner - civila juro
- Matthias Friedwagner - romanistiko
- Michael Radaković - teoria fiziko
- Moriz Wlassak - jursciencoj romiaj
- Raban Canstein - jursciencoj
- Raimkaj Friedrich Kaindl - historio
- Richard Pribram - ĥemio
- Richard Wahle - filozofio
- Stepan Smal-Stotskyi - slavistiko
- Theodor Gartner - romanistiko
- Theodor von Grienberger - germanistiko
- Victor Conrad - geografio, klimatologio kaj seismologio
- Vitus Graber - zoologio
- Walther Hörmann von Hörbach - ekleziaj jursciencoj
- Walther Judeich - malnova historio
- Wilhelm Kosch - germanistiko
- Wladimir Milkowitsch - orienteŭropa historio
Reĝo-Karlo-Universitato (ekde 1918)
[redakti | redakti fonton]- Constantin Narly, pedagogiko
- Constantin Rădulescu-Motru, filozofio
- Dragoș Protopopescu, anglistiko
- Gheorghe I. Brătianu, historio
- Traian Brăileanu, sociologio
Jurij-Fedkoviĉ-Universitato (ekde ukrainiiĝo)
[redakti | redakti fonton]- Oleh Pantschuk, ĥemio
- Petro Rychlo, germanistiko kaj literaturhistorio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Decret -Lege nr.2847, aperis ĉe "Monitorul Oficial" nr. 247 en la 17.9.1941
- ↑ Nicolae Ciachir: Din istoria Bucovinei (1775-1944). Editura OSCAR PRINT, București, 1999, p. 152
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-21. Alirita 2022-03-30 .