Ĉenta
Aspekto
Ĉenta, serbe Чента, slave Čenta, germane Tschenta, hungare Csenta [ĉenta] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 81 km²
- Koordinatoj: 45°06′18″N 20°23'10″E
- Alto super marnivelo: 76 m
- Loĝantaro: 3110
- Poŝtkodo: 23266
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
[redakti | redakti fonton]Ĉenta situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter maldekstra bordo de Danubo kaj Timiş.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Antalfalva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ĉenta 3119 homoj, (2969 serboj (95 %), 26 montenegranoj, 19 ciganoj, 14 kroatoj kaj aliaj).