Uĝĝen
Uĝĝen | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
urbo urbego antikva urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 515 215 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 282 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 11′ N, 75° 47′ O (mapo)23.18277777777875.777222222222Koordinatoj: 23° 11′ N, 75° 47′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 490 m [+] | ||
Areo | 157 km² (15 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ujjain [+] | |||
Uĝĝen laŭ hindia lingvo उज्जैन estas metropolo en la samnoma distrikto Uĝĝen (Ujjain) en la subŝtato Madja-Pradeŝo en Barato.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 515 215 loĝantoj sur areo de 157 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 282 loĝantoj/km². Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Madja-Pradeŝo laŭ loĝantaro kaj estas la administracia centro de la distrikto Ujjain kaj de la divizio Ujjain.[1]
Ĝi estas fama hindua pilgrimejo kaj la fama Kumbhamela okazas tie ĉiun 12-an jaron.[2] Ankaŭ la fama templo Mahakaleŝvar Ĝjotirlinga estas en la centro de la urbo. Antikva urbo situa sur la orienta bordo de la rivero Kŝipra, Ujjain estis la plej elstara urbo en la Malŭa altebenaĵo de centra Barato dum multo de sia historio. Ĝi iĝis la politika centro de centra Barato ĉirkaŭ la jaro 600 a.K.
Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva regno Avanti, nome unu el la Dek ses grandaj regnoj. Ĝi restis grava politika, komerca kaj kultura centro de centra Barato ĝis la komenco de la 19a jarcento, kiam la brita administraciistoj decidis disvolvigi Indaur kiel alternativo. Ujjain plue restis grava pilgrimejo por Ŝivistoj, Viŝnuistoj kaj Ŝaktistoj.[3]
Klimato
[redakti | redakti fonton]Uĝĝen havas humidan subtropikan klimaton (Cfa). Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. Someroj komenciĝas meze de marto kaj povas esti ekstreme varmaj de aprilo ĝis junio. La musono komenciĝas en malfrua junio kun temperaturoj 38 °C kaj alta humideco. Vintroj komenciĝas meze de novembro kaj estas sekaj, malvarmetaj kaj sunaj. Temperaturoj averaĝas inter 4-8 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 950 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "District Census Handbook - Ujjain" (PDF). Census of India. p. 12,22. Alirita la 25an de Decembro 202o.
- ↑ "Ujjain: As Kumbh draws to a close, devotees throng Kshipra for 'shahi snan'". Indian Express. 21a de Majo 2016.
- ↑ Jacobsen, Knut A. (2013). Pilgrimage in the Hindu Tradition: Salvific Space. Routledge. p. 128. ISBN 978-0-41559-038-9.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Rahman Ali; Ashok Trivedi; Dhirendra Solanki (2004). Buddhist remains of Ujjain region: excavations at Ṣodañga. Sharada Pub. House. ISBN 978-81-88934-15-7.
- Dipak Kumar Samanta (1996). Sacred Complex of Ujjain. D.K. Printworld. ISBN 978-81-246-0078-8.
- Hunter, Cotton, Burn, Meyer. "The Imperial Gazetteer of India", 2006. Oxford, Clarendon Press. 1909.
- Dongray, Keshav Rao Balwant (1935). Ujjain. Alijar Darbar Press, Gwalior.
- Pranab Kumar Bhattacharyya (1977). Historical Geography of Madhya Pradesh from Early Records. Motilal Banarsidass. p. 275. ISBN 978-0-8426-9091-1.