UK 1959
Aspekto
UK 1959 | ||
---|---|---|
Loko | Varsovio, Pollando | |
Ekde | 1-a de aŭgusto 1959 | |
Ĝis | 8-a de aŭgusto 1959 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 44-a Universala Kongreso de Esperanto en 1959 estis jubilea kongreso jarcenton post la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, Ludwik Lejzer Zamenhof. Ĝi okazis en Varsovio, Pollando. Estis 3256 aliĝintoj.
Prezidanto de LKK estis Andrzej Rajski, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio. Honora prezidanto de la kongreso estis ministro-prezidanto de Pola Popola Respubliko, Józef Cyrankiewicz[1]
Teatraĵoj prezentitaj
[redakti | redakti fonton]- Bulgara Esperanto-Teatro
- Ĉasantoj de Ofico de Ivan Vazov. Reĝisoris Stefka Proĥaskova. Fondinto kaj gvidanto: Kiril Draĵev. Estis la unua elpaŝo de Bulgara Esperanto-Teatro.
- Internacia Arta Teatro
- La friponaĵoj de Skapeno de Molière, esperantigita de Srdjan Flego kaj Jana Ravŝelj-Flego
- La Verda Ĉaro de Julio Baghy, artisma kolektivo de Esperanto-klubo de Prago
- Pigmaliono de George Bernard Shaw. Reĝisoris Antonin Slanina. Gvidis Eva Seemannova. Rolis i.a. Anton Seemann.
- Verda Simio, studenta kabaredo el Varsovio
- Tra Verda Vitro, kabaredo. Gvidanto Roman Dobrzyński. Rolis J. Cieślik, E. Lagun, J. Nachorecka, J. Dobrzyński, L. Żmigrodzka, H. Tarkowski, H. Kowalska.
Jan Fethke verkis la filmon Verda stelo super Varsovio dum kaj pri la kongreso.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kovrilo de la Dua Oficiala Bulteno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Glora kongreso en Varsovio. La Praktiko, jaro 23a, nr 9=263 (1959)]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Verda stelo super Varsovio - filmo de Jan Fethke pri la kongreso