[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 06:36, 20 apr. 2005 farita de Miroslav MALOVEC (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Pedagogio - Filozofio - Komerco

Testo estas normigita tasko aŭ faro, kiun oni uzas por taksi per preciza metodo la kapablojn aŭ diversajn psikologiajn ecojn de ekzamenata subjekto aŭ kompara elprovado de difinita varo kun norma specimeno, celanta doni informojn al la aĉetontoj(PIV).

Psikologoj testas inteligentecon, memoron aŭ manlertecon de siaj klientoj, instruistoj elmetas al testado siajn lernantojn por ekscii, kio restis en ilia memoro pri la lernita studobjekto. Produktantoj kaj inspektistoj elmetas al testo varon por pruvi, ke ĝi posedas bezonatajn kvalitojn el vidpunkto de funkciado kaj sekureco.

En ĝenerala senco la publiko povas testi diversajn novajn varojn aŭ programojn por elprovi, ĉu la novaĵo por ili estus utila kaj avantaĝa.