Saint-Preux
Saint-Preux | |
---|---|
Naskonomo | Christian Désiré Langlade |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1948 (76-jaraĝa) en 11-a arondismento de Parizo |
Ĝenroj | klasika muziko |
Profesio | komponisto, dirigento, pianisto kaj orgenisto |
Aktivaj jaroj | ekde 1966 |
Retejo | www.saint-preux.fr |
Signifa instrumento | |
piano, orgeno | |
Persona informo | |
Naskonomo | Christian Désiré Langlade |
Aliaj nomoj | Saint-Preux • Chris Quartz |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | Clémence Saint-Preux |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
TTT | |
Retejo | http://www.saint-preux.fr/ |
Saint-Preux[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1950 en Parizo) estas franca komponisto, pianisto kaj orkestra dirigento. Liaj plej konataj komponaĵoj nomiĝas Concerto pour une voix ["Konĉerto por unu voĉo"], Le Piano sous la mer ["La piano sub la maro"] kaj Symphonie pour la Pologne ["Simfonio por Pollando"].
En aĝo de ses jaroj, li komponis sian unuan verkaĵon por orgeno, kaj de tiam pli ol 300 verkoj konsistigas lian verkaron.
Internacie li ekkonatiĝis en aĝo de 19 jaroj, en 1969 per sia partopreno de la Festivalo de Sopot en Pollando, kie li estis orkestra dirigento en interpreto de sia komponaĵo La Valse de l'enfance ["La valso de la infaneco"]. Li ricevis la premion de la internacia gazetaro en tiu festivalo. Dum la sekvaj jaroj, aparte du komponaĵoj havis publikan sukceson, Concerto pour une voix, kies unuan aŭdigon interpretis la dirigento Danielle Licari, kaj Le Piano sous la mer.
La artisto estis dirigento de multnombraj orkestroj, inter ili la Simfonia Orkestro de Londono, la la Simfonia Orkestro de Pollando kaj la Ĥoraro de Krakovo, la Filharmonia Orkestro de Parizo kaj la la Simfonia Orkestro de Montrealo.
En 2005, reference al sia antaŭa sukcesa verkaĵo li komponis la muzikaĵon Concerto pour deux voix ["Konĉerto por du voĉoj"], kiun kante interpretis lia filino Clémence Saint-Preux, tiam 16-jara, kaj la ĥora soloisto Jean-Baptiste Maunier. tiam 14-jara.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- 1969 Concerto pour une voix
- 1972 Le Piano sous la mer
- 1973 La Passion
- 1974 La Fête triste
- 1975 Your Hair & Missa Amoris
- 1977 Concerto pour Piano
- 1977 Symphonie pour la Pologne
- 1978 To be or not
- 1979 Atlantis
- 1983 Le Piano d'Abigaïl
- 1991 Phytandros
- 1994 The Last Opera
- 1998 Free Yourself
- 2005 Concerto pour deux voix
- 2007 Jeanne la romantique
- 2009 Nocturne pour violon
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Saint-Preux estas pseŭdonimo. La nomo konatas en la literaturo kiel tiu de la vira protagonisto de la romano Julie ou la Nouvelle Héloïse de Jean-Jacques Rousseau, eldonita en 1761.