Prez-vers-Noréaz
Prez-vers-Noréaz | |
---|---|
Blazono de Prez-vers-Noréaz | |
Vilaĝa strato de Prez-vers-Noréaz, vidita de la preĝejo | |
former municipality of Switzerland • kvartalo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 47′ 6″ N 7° 0′ 47″ O / 46.78500 °N, 7.01306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 6″ N 7° 0′ 47″ O / 46.78500 °N, 7.01306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 881 |
Areo | 5,68 km² |
Alteco | 646 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1746 |
Komunumkodo | 2221 |
Mapo de Prez-vers-Noréaz | |
Prez-vers-Noréaz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 881 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Prez-vers-Noréaz situas en la Friburga Mezlando, proksimume 8 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Friburgo, inter la ebenaĵo de Brojo en nordo kaj la valo de Glano en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Prez-vers-Noréas kaj la setlejoj Le Palon, La Rapetta, Les Riaux kaj Les Combes, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,68 km², de kiuj 18,9% estas kovritaj de arbaro, 72,2% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Prez-vers-Noréaz limas en nordoriento al Noréaz, en oriento al Avry, en sudo al La Brillaz, en sudokcidento al Corserey, kaj en nordokcidento al Montagny.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-r0 181 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn oriente de la komunumo apud Friburgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Prez-vers-Noréaz datiĝas el la jaro 1156 kiel Pratellis. Dum mezepoko Prez-vers-Noréaz apartenis al la Senjorujo Montagny. En la jaro 1270 Aymon de Prez akiris la lokon kiel propra malgranda senjorujo. En la 15-a jarcento Prez-vers-Noréaz fariĝis paro de la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Novurba Flago. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Pres-vers-Noréaz apartenis al la distrikto Payerne, tiam ĝis 1817 al la distrikto Montagny kaj poste ĝis la akcepto de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 al la distrikto Friburgo. Sub la nova konstitucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Sarino.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Lokoj kun la nomo Noréaz
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Prez-vers-Noréaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Prez-vers-Noréaz
-
Preĝejo, aspekto de malsupre
-
Komunuma domo
-
Komunuma salono
|