Lignokarbo
Lignokarbo (aŭ braĝo, karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio, kaj ĝi estis farata en karbigejo.
La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris netutan semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejoj aŭ vitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.
La utileco de lignokarbo
Laŭ malnova receptaro la odorantan kaj "putrintan" akvon danke al lignokarbo eblas utiligi por trinki, simile eblas nuligi malbonodoron de la viando aŭ liberigi grenon de la mucidodoro.
La lignokarbo ricevata de la ligno de tilio estis/estas uzata por forigado de la malbonodoro de la fuzelo (la fuzela oleo) dum produktado de vodko.
Vaste uzata estis la lignokarbo en samovaro (temaŝino) sur la teritorio de Rusa Imperio.
Same grava estis la uzo de la lignokarbo ricevata de la ligno de tilio por produktado de pulvo (fuzaĵo).
Nuntempe la lignokarbo estas ege grava en la konsuma kemio kaj ĉe la produktado de specoj de la filtriloj.
La plej populara nun estas la uzado de lignokarbo en la ĝardena aŭ hejma rostado (en braĝujoj ekz.: rostiloj, ĝardenrostiloj) por preparado de manĝaĵoj sur braĝo kaj ardo.
Vidu ankaŭ