Horemheb
Horemheb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Herakleopolis |
Morto | |
Ŝtataneco | Antikva Egiptio |
Familio | |
Edz(in)o | Mutnedjmet (en) Amenia (en) |
Okupo | |
Okupo | ŝtatreprezentanto |
Ĝeserĥeperura Horemheb aŭ Horemheb estis la lasta faraono de la dekoka egipta dinastio; li regis la Du Landojn dum 27 jaroj, de ĉ. 1323/1 al 1295/4 a. K. Liaj kron- kaj naskiĝnomoj estis Ĝerĥeperura-Setepenra Horemheb-Merjamon.
Horemhem devenis el antikva aristokrata familio, kvankam li ne estis ligita al ajna membro de la reganta reĝa familio. La unuaj mencioj pri li venas de la regado de Amenhotep la 4-a, pli poste nomata Aĥnaton. Horemheb loĝis en la nova ĉefurbo de la reĝlando, Aĥnaton, kaj estis la komandanto de la trupoj kaj unu el la ĉefgvidantoj de la armeo. Horemheb estis klera kortegano, krom militista famulo, en la konvulsia egipta kortego plenplena de palacaj intrigoj.
Dum la regado de Tutanĥamon (Tutankamon) la generalo Horemheb sursceniĝas kaj kune kun la veziro Ay, akaparis la povon en siaj manoj, tute regante super la juna reĝo. Pri ilia rilato kaj pri la fakto ĉu ili estis aliancitoj aŭ rivaloj, sed ili vidis kreski sian influon dum dek longaj jaroj.
Debatiĝas ĉu post la morto de Tutankamon (kiu estis entombigita sen konata vira posteulo) Horemheb apogis la faraoniĝon de Aj, ĉar la maljuna veziro ankaŭ ne havis fiilojn kaj estis sekvanto de la nepopulara tradicio de Amarna, sed ŝajnas ke Aj sukcesis kroni sin danka e al siaj influoj mem, kio ne plaĉis al Horemheb.
Aj nomumis Naĥtminon kiel sian sukcedanton sed post la morto de Aj, Horemheb sukcesis kroni sin kiel Sinjoro de la Du Landoj, flankenlasante Naĥtminon. Tio ĉi okazis ĉar Horemheb atingis statuson je nacia heroo pro siaj venkoj kontraŭ la hititoj kaj ankaŭ pro la fakto ke Tutankamon nomumis lin leĝa heredanto de la krono. La nura malfacilaĵo de la generalo —ne aparteni al la reĝa familio— estis nuligita geedziĝinte por dua fojo kun la filino de Aj, Mutneĝmet, fratino de la Granda Reĝa Efzino de Aĥnaton, la bela Nefertiti. Horemheb estis edzo deAmenia, sed verŝajne por tiu epoko ŝi jam mortis.
Li intencis rehavi la internacian influon de la lando, konkerante sudon de Palestino kaj planigi la estontan invadon de Sirio. Horemheb estas historie konata kiel reĝo kiu akre kaj ferece regis, sed kiu ankaŭ sukcesis restarigi la stabilecon de la lando, tre forlasita ekde la epoko de Aĥnaton.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Wera Blanke: La belulino venis – 100 jarojn Nefertito en Berlino. Okaze de ekspozicio pri Nefertito, historia rakonto pri la vivo de la gravuloj de ties epoko, nome Nefertito mem, sed ankaŭ Tutanĥatono, poste nomita Tutanĥamono, Eĥnatono kaj Horemhebo, inter aliaj. Beletra Almanako (nº 18), oktobro 2013, paĝoj 46-53.