El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fischamend estas komunumo de Aŭstrio, kiu konsidereblas antaŭurbo de Vieno. Ĝi apartenas al la federacia lando Malsupra Aŭstrio. Ĝis la fino de 2016 temis pri parto de la tiutempa distrikto Vieno, ekde januaro 2017 ĝi apartenas al la distrikto Bruck (formale Bruck an der Leitha). Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de 2023 en la komunumo vivis 5 714 loĝantoj.
urbaj kaj neurbaj komunumoj en la eksa distrikto Vieno de Aŭstrio |
---|
Koence de 2017:
Klosterneuburg aliĝis al la distrikto Tulln.
La distrikto Korneuburg ampleksiĝis per Gerasdorf.
Gablitz, Mauerbach, Pressbaum, Purkersdorf, Tullnerbach kaj Wolfsgraben aliĝis al la distrikto Sankt Pölten-Land.
Ladistrikto Bruck an der Leitha ampleksiĝis per Ebergassing, Fischamend, Gramatneusiedl, Himberg, Klein-Neusiedl, Lanzendorf, Leopoldsdorf, Maria-Lanzendorf, Moosbrunn, Rauchenwarth, Schwadorf, Schwechat kaj Zwölfaxing. | |
|