[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:41, 30 jul. 2024 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Danubo
germane Donau, slovake Dunaj, hungare Duna, kroate Dunav, bulgare Дунав, rumane Dunărea
rivero
Danubo en Bratislavo
Deveno de nomo: La nomo devenas el la latina nomo de la romia dio Danubio
Landoj
Historia regiono Banato
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urboj
Ĉefa fontrivero Breg
 - situo Furtwangen, Nigra Arbaro, Germanio
 - alteco 1 078 m
 - longo 49 km (30 mi)
 - koordinatoj 48° 05′ 44″ N 08° 09′ 18″ O / 48.09556 °N, 8.15500 °O / 48.09556; 8.15500 (mapo)
Apuda fontrivero Brigach
 - situo St. Georgen, Nigra Arbaro
 - alteco 940 m
 - longo 43 km (27 mi)
 - koordinatoj 48° 06′ 24″ N 08° 16′ 51″ O / 48.10667 °N, 8.28083 °O / 48.10667; 8.28083 (mapo)
Kunfluejo de fontriveroj
 - situo Donaueschingen
 - koordinatoj 47° 57′ 03″ N 08° 31′ 13″ O / 47.95083 °N, 8.52028 °O / 47.95083; 8.52028 (mapo)
Enfluejo Nigra Maro
 - situo Riverdelto de Danubo, Rumanio & Bulgario
 - alteco m
 - koordinatoj 45° 13′ 03″ N 29° 45′ 41″ O / 45.21750 °N, 29.76139 °O / 45.21750; 29.76139 (mapo)
Suma longo 2 860 km (1 777 mi)
Suma akvokolektejo 795 686 km² (79 568 600 ha)
Trafluo antaŭ delto
 - mezproksima 6 500 /s
 - Passau 580 /s 30 km antaŭ urbo
 - Vieno 1 900 /s
 - Budapeŝto 2 350 /s
 - Beogrado 4 000 /s
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Vikimedia Komunejo: Danube
Map

Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (post Volgo) kaj la plej longa en Eŭropa Unio. Ĝia fonto estas en Germanio (ĉe Ingolstadt kaj Regensburg), poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Linz [Linc] kaj Vieno, Viena Pordo), Slovakion (ĉe Bratislavo), kaj Hungarion (Budapeŝto), kaj Kroation (Vukovar). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado). La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukraina landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.

Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn: Rumanio (29,0% de la basena areo), Hungario (11,6%), Serbio (10,2%), Aŭstrio (10,0%), Germanio (7,0%), Bulgario (5,9%), Slovakio (5,9%), Kroatio (4,4%), Ukrainio (3,8%), kaj Moldavio (1,6%).[1] sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 9 landojn.

Ĝi estas ankaŭ la nura rivero en la mondo kiu trapasas kvar tutlandajn ĉefurbojn (Vieno, Bratislavo, Budapeŝto kaj Belgrado), plus trairas proksime de kvina, nome Bukareŝto.

Iam ĝi estis ankaŭ la norda limo de la Romia Imperio.

Ĝi estas grava internacia ŝipvojo kun ĉirkaŭ 2,415 km de riverfluejo navigeblaj. La tutmaso de la liveritaj varoj sur Danubo en 1987 superis 100 milionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002 (Komisiono de Danubo). La rivero estas ankaŭ grava fonto de energio kaj de trinkebla akvo, spite grandajn problemojn de poluado.

Nomoj kaj etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo Dānuvius estas supozeble ŝuldo el lingvo de Skitoj, aŭ eble el Gaŭla. Ĝi estas unu el nombraj nomoj por riveroj derivaj el Hindeŭropa vorto *dānu, ŝajne termino por "rivero", sed eble ankaŭ por praa koncepto pri kosma rivero, kaj de veda riverdiino (Danu), eble el radiko *dā "flui/rapidi, rapida, violenta, nedisciplinita." Aliaj rivernomoj kun sama aŭ simila etimologio estus Don, Donec, Dnepro kaj Dnestro. Dnepro (el praslava Danapir laŭ prigota historiisto Jordanes) kaj Dnestro, el Danapris kaj Danastius, estas supozeble el lingvo de iranaj Skitoj *Dānu apara "rivero for" kaj *Dānu nazdya- "rivero ĉe", respektive.

Danubo estis konata en Latino kiel Danubius, Danuvius, Ister, en Greka kiel Ἴστρος (Istros). La nomo por la Daka lingvo kaj Trakoj estis Donaris/Donaris (el kio Τάναις en Greka, supra Danubo) kaj Istros (supra Danubo).[2] Ties Traka-Friga nomo estis Matoas,[3] "sortoportanto".[4] La Greka Istros estis ŝuldo el la Traka/Daka signife "forta, rapida", proksima al la sanskrita iṣiras "rapida".[2]

La nomo en Esperanto estas la latin-deriva vorto Danubo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Danubo en la Karpat-baseno

[redakti | redakti fonton]
Valbaraĵo ĉe Gabčíkovo.

La rivero enfluas la Karpat-basenon en Divin (hungare Dévény), kie estis la landolimo de Hungara Reĝlando. Simbole Divin estas pordo de Hungarlando. La hungara poeto Ady kantas: Ĉu mi rajtas frapi pordon de Dévény? Post Bratislavo estas akvocentralo ĉe Gabĉikovo, ĉe Paks atomcentralo. Pontoj estas averaĝe por ĉiu 50a km; aparte menciindaj estas: Bratislavo, Esztergom, Budapeŝto, Dunaújváros (=Danub-nov-urbo), Szekszárd, Baja, Novi Sad, Beograd (blanka urbo).

La rivero elfluas en Ferpordego, kie dum la historio estis danĝera pro la rifoj. En la 19a jarcento la riveroparto estis reguligita kaj iĝis ŝipebla. Fine de la 20a jarcento oni konstruis akvocentralon.

La termino Danubokurbiĝo (hungare Dunakanyar, germane Donauknie, "danuba genuo") estas parto de la rivero Danubo proksime de la urboj Vác kaj Visegrád, proksimume 30 kilometrojn norde de Budapeŝto, en norda Hungario. La rivero jen fosis sian vojon per preskaŭ ortangula kurbiĝo kaj sekva plia ĉirkaŭnavigo de monto tra la montaro Visegrád. Krom la tiel pejzaĝe interesaj riverbordaj deklivoj aparte la multe de feriantoj vizitantaj urbojn Esztergom, Visegrád kaj Szentendre en tiu parto de la rivero estas kulture interesaj.

Budapeŝto estas mara havenurbo, ĉar maraj ŝipoj flosas ĝis la ĉefurbo.

Estas plano pri kanalo, kiu interligos Danubon de Vukovar, al rivero Sava, ne tro for al Drina.

Proksimume ĉe Kalocsa la rivero jam forlasis la ŝtonetojn kaj portas plu nur sablojn.

Akvonivelaj indikiloj en la Karpat-basena parto: Divin, Bratislava, Gabĉikovo, Rajka, Gönyü, Dunaremete, Nagybajcs, Komárom, Esztergom, Nagymaros, Budapeŝto, Dunaújváros, Dunaföldvár, Paks, Baja, Mohács, Apatin, Novi Sad, Orşova.

Riverdelto de Danubo

[redakti | redakti fonton]

La Riverdelto de Danubo (Delta Dunării en la rumana lingvo) en Dobroĝo, Rumanio, kaj en Odesa provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron. Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 nesalakvaj unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Supra Danubo apud Donaueschingen (Germanio).
Ĉefa kanalo de Danubo en Vieno, kaj fone Donau City.
Danubo en Ferpordo.
Danubo frostita proksime de Vieno dum la vintro de 2006 (januaro-februaro).
Danubo tra Ruse, Bulgario.

La baseno de Danubo estas tre ampleksa regiono, kies partikulareco ekis ekde longe en la Prahistorio.

Geopolitika gravo

[redakti | redakti fonton]

Ties granda strategia gravo rilatas al la fakto ke, formante grandan parton de Centra Eŭropo, ĝi ĉiam utilis kiel natura elirejo inter Nordeŭropo, Orienta Eŭropo, Okcidenta Eŭropo kaj Mediteranea aŭ Suda Eŭropo. Sed la fakto esti en la centro, faris, ke la danuba baseno iĝis tero de invadoj, de kunekzistado (ne ĉiam paca) de nombraj diversaj kulturaj kaj etnaj grupoj, de supermetado aŭ apudigo de diversaj politikaj sistemoj, kaj de disvolvigo de diversaj vivmanieroj.

Tiu heterogeneco okazigis ke la franca Jean Gottmann, profesoro de Geografio de Eŭropo en la Universitato de Oksfordo, identigis la ĉapitron dediĉitan al Centra Eŭropo kiel The Tidal Lands of Europe (‘la tajdoteroj de Eŭropo’).

Ĉiuokaze, estas nedudeble ke nombraj tajdoj de popoloj kaj nomadaj kaj malnomadaj, same kiel kampanjoj de multaj armeoj, el la plej malgrandaj de feŭdisma karaktero ĝis imperioj; la invadoj, militoj kaj bataloj; la apero de landoj kaj malgrandaj kaj grandaj; la integro de variaj diversaj statoj kaj la posta disigo de tiuj kune kun multaj aliaj komplikaj procezoj de la Historio, oftis, laŭlonge de la tuta baseno de Danubo.

Lingvoj en la baseno de Danubo

[redakti | redakti fonton]

Por havigi ekzemplon de la enorma diverseco aŭ heterogeneco de la danuba baseno, kiu estis originita ĉefe de la komplika historio de tiu mondoregiono, oni povas indiki la ekzistadon de variaj lingvaj grupoj: madjaroj, slavoj, ĝermanoj, latinoj, turkoj kaj aliaj pli malgravaj. Tio gravas, eĉ sen kalkuli la lingvojn parolatajn de la nomadaj triboj kiuj loĝigis la regionon ekde la prahistoriaj tempoj, kiel pro la keltoj kaj aliaj primitivaj hindeŭropaj popoloj.

Kelkaj toponimoj de kelta deveno, kiel tiu de la rivero Isar, povas utili por konfirmi tiun ideon. Multaj el aliaj lokonomoj estas de latina deveno, kiel Ratisbono (Regensburgo), PanonioRumanio. Kaj la plej parto estas ĝermanaj, slavajhungaraj (depende de la landoj).

Kvankam la rivero Danubo utilis kiel natura limo por marki la teritorion de la Romia Imperio dum la Antikveco (nome la romia limes), ĝi ne povis eviti la interpenetrado de diversaj grupoj ambaŭflanke de la rivero: latinoj de romia deveno norde (rumanoj) kaj slavoj sude (jugoslavoj signifas sudajn slavojn en la slavaj lingvoj), kvankam tiuj lastaj jam setliĝis sude de la rivero Danubo en la Mezepoko.

Kelkaj popoloj de ĝermana deveno setliĝis laŭlonge de tiu natura limo kaj finfine trapasis al la sudo dum la nomataj barbaraj invadoj, fakto kiu markis la separon inter la Antikva epoko kaj la Mezepoko.

Tiusence, la visigotoj setliĝis en la Baseno de Danubo kaj ili estis siavice premitaj de la hunoj. En aliaj okazoj, la propraj grupoj de ĝermana deveno trapasis Danubon por setliĝi sur fruktodonaj zonoj por defendi ilion el novaj invadoj: tiu estas la okazo, por ekzemplo, de Moesia. Ankaŭ la madjaroj, de azia deveno, setliĝis sur la ebenaĵo Panonio (aktuala Hungario), sur natura regiono formita de sedimentbaseno ĉirkaŭita de montaraj areoj kaj trapasata el nordo suden, evidente, tra Danubo.

Kvankam la militaj konfliktoj pluis en la Baseno de Danubo, oni povus diri ke, ĉar restis la danubaj teritorioj ĉefe en manoj de la Orienta Romia ImperioBizanca Imperio, post la divido de la Romia Imperio en la 4-a jarcento, la situacio stabiliĝis dum la tuta Mezepoko. Kiel konsekvenco de tiu fakto, la influo de la bizanca kulturo (greka alfabeto, arkitekturo, religio, ktp.) etendiĝis tra la tuta Danuba areo kaj Orienta Eŭropo (Ukrainio kaj Rusio) dum la tuta Mezepoko: ankoraŭ oni povas trovi manifestaciojn de la bizanca arkitekturo en ĉiuj landoj de la danuba Eŭropo, krom en la ceteraj landoj de Orienta Eŭropo.

Pacaj kaj militaj rilatoj

[redakti | redakti fonton]

Certe estis pere de tre aktiva komerco kiel etendiĝis multaj el la kulturaj elementoj de la Bizanca Imperio. La fino de tiu imperio en 1453, markita de la konkero de Konstantinopolo (Bizanco) fare de la turkoj, markas ankaŭ la finon de la Mezepoko kaj la komencon de senfina luktado plua ĝis nuntempe, inter la grupoj hegemoniaj en Danubo. Unu el tiuj luktoj, kies scenejo estis grandparte en la supra kaj meza basenoj de Danubo, estis la Tridekjara Milito (1618-1648), kiu povus esti konsiderata, pro la granda etendo (kaj tempa kaj spaca) de la konflikto, kiel la unua granda eŭropa milito.

La fakto ke multaj militaj konfliktoj okazis en la baseno de Danubo rilatis al la fakto ke en la konfliktoj okazigitaj de la Protestanta Reformacio (16-a jarcento), la Domo de Aŭstrio sekvis la flankon de la defendo de la katolikismo. En la 18-a jarcento, ankaŭ la Sepjara Milito grande tuŝis la politikan vivon de la danubaj landoj, almenaŭ grandparte.

Kaj en la 19-a jarcento, tri fundamentaj okazaĵoj de la eŭropa historio, nome la napoleonaj militoj, la Kongreso de Vieno kaj la kreo de la Aŭstri-Hungaria Imperio, havis tre gravajn konsekvencojn por la landoj de Danubo.

Bildo pri la atenco al Arkiduko Franz Ferdinand en Sarajevo, Bosnio.

Finfine, la plej parto de la konfliktoj kaj militaj procezoj kiujn suferis Eŭropo en la 20-a jarcento (nome Unua Mondmilito kaj Dua Mondmilito; balkaniĝo en la sudoriento de la kontinento, modifojn de landlimoj, instalado de la hegemonio de Sovetunio en plej el la socialismaj landoj sub ties dominado (por ekzemplo, kun krizoj kiel la enirado en Budapeŝto de la rusaj tankoj en 1956), okazis grandparte ankaŭ en la danubaj landoj. Kvankam la Unua Mondmilito ĉiuokaze estus okazinta sen tio, plej parto de la historiografio koincidis en indiko kiel finfina origino de la milito la okazon de la Atenco de Sarajevo, nome en Bosnio; kaj ĉirkaŭ 30 milionoj de viktimoj de la militoj mortis en la regiono dum la 20-a jarcento).

Kaj finfine la Jugoslavaj Militoj fine de la pasinta jarcento kompletigis la bildon de la ŝtorma historio de tiu natura regiono de Eŭropo, ĉefe unue en Kroatio kaj poste en Bosnio. Krome dum la Milito de Kosovo en 1999, la transporto laŭlonge de la rivero estis barita pro la bombardado, fare de la NATO, de tri pontoj en Serbio. La restaŭrado de tiu trafiko estis atingita komplete nur en 2005.

Propaganda afiŝo de la Orient-ekspreso, montranta la itineron kiu, inter Munkeno kaj Bukareŝto, iras apud la rivero Danubo.

La Orient-ekspreso inter Parizo kaj Istanbulo faris longan vojon tra la danubaj landoj, nome tra Vieno, Budapesto kaj multaj aliaj tiuregionaj urboj. Ĝi funkciis ĝis la jaro 2001, kiam oni malpliigis ties itineron nur ĝis Vieno. Ĝia famo kaj servo utilis al veturado el Okcidenta Eŭropo al danubaj landoj dum la tuta 20-a jarcento. En tiu longitinera trajno okazas la agado de la romano Murder on the Orient Express, de Agatha Christie.

Vieno estis la plej vizitata urbo dum la 20-a jarcento. En kelkaj epokoj ankaŭ aliaj urboj estis vizitataj same kiel naturaj pejzaĝoj, kiel ekzemple la Danuba Delto.

Estas bicikla turisma vojo de Danubo, kiu profite parte de antikva romia vojo, ebligas la iradon de 2857 kilometroj laŭlonge de la rivera fluejo per biciklo.

Naskiĝdomo de Mozart, en la strato Getreidegasse nº 9, Salcburgo.

La baseno de Danubo ne havas unikan propran muzikan stilon (kiel okazas en la baseno de la rivero Volgo, por ekzemplo), pro la granda kultura heterogeneeco de la teritorio. La folkloraj muziko kaj danco, tiel, estas tre variaj. Aŭstrio estas la patrujo de la valso kaj ĝia viena versio estas la plej amplekse konata kaj disvastigita en la tuta mondo. Ĝi estas ankaŭ patrujo de la jodlado, nome tipo de kantado tirola en kiu la kantantoj, ĝenerale paŝtistoj de la montaroj de Alpoj, elsendas rapide sonojn tre ŝanĝiĝemajn laŭ tono, speco de trilado aŭ rapida vibrado de la gorĝo, kies produktado ŝajne estas faciligita de tradicia manko de la montara loĝantaro okazigita de la manko de jodo, nome la endemia strumo.[5] En Hungario, la ĉardaŝoj estas muzikaj komponoj por danco, kun tre rapida ritmo.[6]

Spite tion ĵus indikitan, menciindas ke la folkloro (nome popolaj muziko kaj danco) estas multe pli universala ol multaj aliaj kulturaj manifestaĵoj. Pro tio ekzistas reciprokaj influoj tre povaj inter la slavaj, hungaraj, ĝermanaj kaj rumanaj popolaj muzikoj kaj dancoj, kaj la similaĵoj estas rilataj sendube al la geografia proksimeco. Tiele, multaj komponistoj germanaj, slavaj aŭ de aliaj naciecoj de landoj tre for de la danubaj landoj, eniris en la popola hungara muziko (se citi ekzemplon) kaj inverse. En tiu senco, estas tre famaj la Hungaraj Dancoj de la germana komponisto Brahms kaj la Ĉardaŝoj de la itala Vittorio Monti.[7]

Inter la ĉefaj komponistoj naskiĝintaj en la baseno de Danubo oni povas citi la germanojn Johann Pachelbel kaj Richard Strauss;[8] la aŭstrojn Johann Strauss (filo), Franz Schubert kaj Wolfgang Amadeus Mozart kaj la hungarojn Franz Liszt, Béla Bartók kaj Márk Rózsavölgyi, inter aliaj.

La blua Danubo estas foje la plej konata valso inter la komponaĵoj de Johann Strauss, kaj ĝi estis muzika peco amplekse uzita en nombraj filmoj, el kiuj menciindas tiu reĝisorita de Stanley Kubrick, nome 2001: A Space Odyssey (filmo kiu uzas ankaŭ la verkon de Richard Strauss Tiele parolis Zaratuŝtro en sia dekomenca sceno), animacia filmo de 1942 de la anaso Daffy Duck (A Corny Concerto), japana filmo de la jaro 2000 (Reala batalo), en ĉapitro de la televida programo The Simpsons, en La tri musketistoj (Mickey, Donald, TribilínGoofy) de Walt Disney (2004), inter aliaj.

Ankaŭ ne ekzistas propra danuba kinarto, sed ja multaj filmoj kies agado okazas en la danubaj landoj kaj kiuj malofte estas tre konataj en pli okcidentaj landoj, krom kelkaj esceptoj, preskaŭ ĉiam pro usonaj holivudaj filmoj kies agado ja okazas ĉe Danubo, kiuj deĉiame havis ioman pli universalajn disvastigon kaj akcepton. Jen malgranda listo de filmoj kun agado okazanta en la danubaj landoj:

La Granda Rado de la parko Prater en Vieno, kie oni filmis scenon de la fama filmo La tria viro).
  • La tria viro, filmo reĝisorita de Carol Reed en 1949 kaj stelulita de Orson Welles, Joseph Cotten kaj Alida Valli, disvolviĝas en Vieno de la postmilito (Dua Mondmilito). Ĝi akiris Oskar-premion al la plej bonkvalita fotografio kaj estas famaj la scenoj en la spektoradego de la parko Prater (giganta spektoradego kiu estis ĉiam speco de viena simbolo) kaj en la enorma kloaka reto de la urbo. La muzika peco por citro komponita kaj ludita de Anton Karas estas unu de la muzikpecoj plej konataj de ĉiutempa kinarto.[9]
  • En malgranda tendo, granda amo, germana filmo direktita al juna publiko kies agado okazas en la belegaj pejzaĝoj de la supra baseno de Danubo, en Bavario, kaj kies intrigo temas pri veturado de junulo per kanuo laŭ la riveroj de Bavario kiu finas akompanata de amikino, kunhavante kun tiu la tendon. La belegaj pejzaĝoj de la sudo de Germanio kaj la amafera historio de la intrigo konstituas la centrajn aspektojn de la filmo.
  • Piroŝka, germana filmo de 1955 kies agado okazas en Hungario de 1925, kies pejzaĝo preskŭ iĝas protagonisto de la historio tra la fervojaj veturoj kiujn faras Andreas, nome germana studento, por renkonti sian fianĉinon (Greta) kiu loĝas en vilaĝo de la hungara ebenaĵo. Piroŝka, la protagonistino, estas la 17jaraĝa filino de la estro de la trajnstacio en vilaĝo de la puszta (Hódmezövásárhelykutasipuszta) sude de Budapeŝto, kiun Andreas ekkonis dumveture. La kompleta titolo de la filmo estas Ich denke oft an Piroschka (Mi multe pensas pri Piroŝka) kaj el tiu oni faris versiojn subtekstigitajn al multaj lingvoj. Reĝisorita de Kurt Hoffmann en 1955, laŭ verko de Hugo Hartung kaj kun muziko de Franz Grothe, estis stelulita de Liselotte Pulver (Piroŝka), Gunnar Möller (Andreas) kaj Wera Frydtberg (Greta).[10]
Pentraĵo de Franz Xaver Winterhalter: Imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio, alinome Sissi, 1865, tre ligita al la historio de Aŭstri-Hungaria Imperio kaj speciale al ties du ĉefurboj nome Vieno kaj Budapeŝto.
  • La serio de filmoj pri la fama imperiestrino Sissi, kun Romy Schneider kiel stelulino, kaj kun agadoj en Hungario kaj Aŭstrio ĉirkaŭ la apero de la duobla monarkio de la Aŭstri-Hungaria Imperio.
  • The Sound of Music (tradukita foje kiel Ridetoj kaj larmojLa ribelema novicino) estis muzikalo de Holivudo kiu ricevis la Oskar-premion al la plej bonkvalita filmo en 1965. Estis reĝisorita de Robert Wise, kiu krome ricevis Oskar-premion al la plej bonkvalita reĝisoro pro la menciita filmo. Ĝi estis stelulita de Julie Andrews, Christopher Plummer kaj Eleanor Parker, kaj rakontas historion el realo kun agado en Aŭstrio dum la Anschluss nome aneksigo de la lando fare de la Nazia Germanio.
  • La 25a horo (La vingt-cinquième heure), filmo de 1967 de la reĝisoro Henri Verneuil (naskiĝinta en Rodosto, Turkio), estas bazita sur romano de la rumana verkisto C. Virgil Gheorghiu, kun geaktoroj Anthony Quinn, Virna Lisi, Michael Redgrave kaj Alexander Knox, kaj agado en Rumanio dum la Dua Mondmilito, montras tre interesan rigardon al la konfliktoj de la danubaj landoj, plikomplikita pro la antaŭeniro de la trupoj de la Nazia Germanio, kiam tiu okupaciis ĉiujn tiujn landojn. Estas filmo pri kiu apenaŭ oni komentas aktuale, spite la rimarkindan aktualecon de multaj el ties vidpunktoj kaj temoj (la malfido kaj malsimpatio de germanoj al hungaroj (kaj reciproke), de tiuj al rumanoj, de rumanoj al rusoj, de kristanoj ortodoksismaj al judoj kaj reciproke ktp.). Kaj precize tiu fakto, nome klarigo de tiu intencita forgeso: en epoko en kiu oni rigardas antaŭen, nome al la integrigo de la danubaj landoj en la tuteŭropa kadro, refreŝigi la memoron pri tio kio aperas en la fimo, iĝas preskaŭ kontraŭflua. Konklude, tiu filmo tre bone resumas la kulturan kaj politikan komplikecon de la landoj de la baseno de la rivero Danubo.[11]
  • Princesse Marie estas franca filmo de la jaro 2004, reĝisorita de Benoît Jacquot kun gesteluloj Catherine Deneuve en la rolo de la Princino Maria Bonaparte, familia posteulino de Napoleono Bonaparte, kaj Heinz Bennent, en la rolo de Sigmund Freud. Ĝi rakontas la rilaton de la princino kun Sigmund Freud, kiun ŝi helpis fuĝi kun sia familio el la naziisma persekutado en 1938 en Vieno.
  • Nigra kato, blanka kato reĝisorita de Emir Kusturica, pri la vivo de grupo de ciganoj kaj aliaj lokanoj kiuj negocas kaj vivas borde de Danubo. Temas pri tre amuza rigardo al la loka etoso de krimetuloj kaj friponetoj, kun tre agrabla montrado de luma fotarto kaj vibra muziko.
  • Underground ankaŭ reĝisorita de Emir Kusturica, kvankam tiu filmo ne tiom centriĝas en Danubo, kelkaj gravaj scenoj okazas ene aŭ sur la bordoj de Danubo fokuse al la gravo de la rivero en la kulturo de la jugoslavoj. Krome la roluloj kantas kanton aluda al Danubo kaj estas diversaj dialogoj kie oni mencias la riveron.

Faŭno kaj flaŭro

[redakti | redakti fonton]

La Danuba riverbaseno estas hejmo de fiŝaj specioj kiel ezoko, sandro, huĉo, siluro, lojto kaj tinko. Ĝi estas hejmo ankaŭ de granda diverseco de karpoj kaj de acipenseroj, same kiel de salmoj kaj trutoj. Kelkaj specioj de eurihalenaj fiŝoj (de saletaj akvoj), kiel la eŭropa labrako, la mugilo kaj la angilo, loĝas en la Danuba Delto kaj en la malsupra parto de la rivero.

Estas en la baseno gravaj naciaj parkoj, nome 5 en Serbio, 4 en Rumanio, po 3 en Germanio kaj Bulgario, du en Hungario kaj po unu en Aŭstrio, Slovakio, Kroatio kaj Ukrainio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Countries of the Danube River Basin. International Commission for the protection of the Danube River. Alirita 2010-11-13 .
  2. 2,0 2,1 Radoslav Katičić. Ancient Languages of the Balkans, Part One. Paris: Mouton, 1976: 144.
  3. (1974) “Matoas, the Thraco-Phrygian name for the Danube, and the IE root *madų”, Glotta 52 (1/2), p. 91. 
  4. Šašel Kos, Marjeta. (2009) “Reka kot božanstvo — Sava v antiki”, Ukročena lepotica: Sava in njene zgodbe (Slovene, abstract in English). Javni zavod za kulturo, šport, turizem in mladinske dejavnosti, p. 42–50. ISBN 978-961-92735-0-0.
  5. Franzl Lang, el rey del yodel: [1]
  6. Czarda de la filmo Pirosĉka [2]
  7. Versio por violono de la Ĉardaŝoj de Monti [3]
  8. Tiel parolis Zaratustro, dekomenca muziko inicial de la filmo 2001, Odizeado de la spaco [4]
  9. La tria viro, sceno en la Granda Rado de Prater [5]
  10. Pirochka [6]
  11. La 25a horo [7]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Panoramo de Danubo en Beogrado
Panoramo de Danubo en Beogrado