[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Alois Hába

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:02, 3 maj. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Alois Hába
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1893 (1893-06-21)
en Vizovice
Morto 18-an de novembro 1973 (1973-11-18) (80-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Praga konservatorio
Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Karel Hába (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Emil Hába (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzika teoriisto
universitata instruisto
instruisto
muzikinstruisto
pedagogo
muzikologo
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La patrino
Nonet No. 1
Nonet No. 3
Nonet No. 4
vdr

Alois Hába (naskiĝis la 21-an de junio 1893 en Vizovice, mortis la 18-an de novembro 1973 en Prago) estis ĉeĥakomponisto. Enmonde li konatas precipe pro siaj mikrointervalaj (mikrotonaj) komponaĵoj, en kiuj li uzadis precipe kvarontonan tonan skalon.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Hába studis en Prago ĉe Vítězslav Novák, la studojn li daŭrigis poste en Vieno kaj Berlino. Li estis pioniro de nova muzikstilo, influita de Schönberg kaj Anton Webern. De la popola moravia intonacia praktiko li deduktis sian plej elstaran kontribuon al la eŭropa muziko – prilaboritajn tonajn sistemojn kvarontonajn, sesontonajn, dekduontonajn kaj kvinontonajn. Laŭ liaj proponoj estis konstruitaj specialaj muzikinstrumentoj (pianoj, klarneto, gitaroj, trumpetoj). Grave li influis ankaŭ la ĝistiaman forman ordon per t.n. sen-tema stilo, kiu intence forigis ĉiujn temajn ligojn al la komponaĵo. Tiujn ĉi principojn li konsekvence praktikis en propra verkado kaj li ankaŭ libroforme publikigis ilin.

Hába edukis multajn studentojn kiel profesoro de praga konservatorio kaj alta muzikakademio (AMU). Li estis subtenata de Josef Suk kaj kun lia helpo li fondis en 1924 en la Praga konservatorio departementon por studado de mikrotona muziko.

El la ampleksa verkaro de Alois Hába elstaras kvarontona opero „Matka“ („La patrino“) kaj simfonia fantazio „Cesta života“ („La vojo de la vivo“) en duontona sistemo, plue operoj „Nová země“ („La nova tero“) kaj la sesontona „Přijď království tvé“ („Venu reĝlando via“). Grandega verkaro enhavas instrumentajn sonatojn kaj suitojn por diversaj muzikinstrumentaj verkitaj en diversaj sistemoj, 13 kvartetojn, violonan kaj violan koncerton ktp.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]