Abadía
Abadía | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Poŝtkodo | 10748 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | David Gordo Caballero | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 338 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 15′ N, 5° 58′ U (mapo)40.25-5.9666666666667Koordinatoj: 40° 15′ N, 5° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 442 m [+] | ||
Areo | 44,85 km² (4 485 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abadía (Cáceres) [+] | |||
Abadía estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 338 loĝantoj sur areo de 44,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km².
Situo
Abadía estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 447 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 30 km de Plasencia, la plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45,08 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
La municipa teritorio de Abadía limas kun:
- Kastilio-Leono norde.
- Zarza de Granadilla okcidente.
- La Granja sude.
- Aldeanueva del Camino oriente.
Hidrografio
Tra la vilaĝo trapasas la rivero Ambroz, kiu nomigas la komarkon. Ĉe la rivero estas konstruita natura naĝejo kaj distrejo.[1]
Demografio
Abadía evoluis je sia populacio laŭlonge de la historio:[2]
Demografia evoluo de Abadía inter 1857 kaj 2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1897 | 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | ||||||||||||
377 | 310 | 367 | 400 | 386 | 439 | 483 | 406 | 457 | 536 | 632 | 506 | 508 | ||||||||||||
1981 | 1991 | 1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2007 | |||||||||||||
300 | 275 | 283 | 278 | 271 | 276 | 282 | 297 | 290 | 288 | 277 | 321 |
Historio
La eko de la vilaĝo estas necerta.[3] La arkeologiaj restaĵoj plej antikvaj apartenas al romia vilao rilata kun Cáparra, kvankam estas informoj pri la vetones (vetonoj) antaŭromia popolo kiu loĝis tiujn terojn. Poste la islamanoj konstruis fortikaĵon eble modifita laŭ la paso de la tempo. Post la rekonkero fare de kristanoj la teroj kaj konstruaĵoj tre verŝajne estis donataj al la Ordeno de la Templanoj.
Dum la 12-a jarcento iĝis abatejo de Cistercianoj, de kio devenas la nomo de la vilaĝo. La unua skriba referenco de la abadía (abatejo), nomita ankaŭ Sotofermoso, estas de papa buleo proklamita de Aleksandro la 3-a en Benavente la 7-an de aŭgusto de 1168.[4]
En 1260 Alfonso la 10-a konstituis en la abatejo senjorlandon sendependan de Granadilla. Tiam oni konstruis la aktualan vilaĝon. En 1444, post la alveno de Fernán Álvarez de Toledo, grafo de Alba, la cisterciana abatejo ampleksiĝis ĝis iĝi la aktuala Palaco de Sotofermoso. Poste gastos en la palaco gravuloj kiaj Lope de Vega kaj Garcilaso de la Vega.
Vidindaĵoj
Palaco de Sotofermoso
La palaco de Soto Fermoso estis konstruita origine kiel fortikaĵo de templanoj, poste iĝis la cisterciana abatejo kaj poste la palaco de la Familio de Alba. Ĝi apartenis al la Duklando de Alba de Tormes ekde mezo de la 15-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento.
La konstruaĵo kvadratforma troviĝas en bela loko. La korto estas mudeĥara duetaĝa kaj formata de duobla serio de kvin arkoj en ĉiu flanko kun heraldikaj blazonoj de la Familio de Alba en la anguloj. Ĉirkaŭ tiu korto distribuas la ĉambroj.
La ĝardeno de la palaco estis de la Renesanco kaj estis kreata laŭ mendo de Fernando Álvarez de Toledo y Pimentel, duko de Alba. En ĝi miksiĝis verkoj de arkitekturo kaj skulptarto, pentraĵoj, stukoj kun diversaj specoj vegetalaj kaj akvartefaraĵoj. En la aktualo troviĝas ege damaĝita kaj konserviĝas nur kelkaj partoj de la ĝardeno, kiel la statuo de Andromedo.
La palaco estis iam kultura kaj arta centro ege grava, krom literatura akademio de italoj kaj flandroj, kie gastiĝis artistoj kiaj Garcilaso de la Vega kaj Lope de Vega. Ĝi estas Nacia Monumento ekde 1931. Nune estas nur kampardomo.
Aliaj
- Monaĥejo de la Bien Parada: el la 17-a jarcento. Estis de franciskanoj, aktuale en ruinoj, de stilo de la baroko.
- Preĝejo de Santo Domingo de la 15-a al la 17-a jarcento.
- Mezepoka onto super la rivero Ambroz, kun ununura arko el granito.
- Urbodomo, de la 19-a jarcento duetaĝa kaj kun tureto.
- Natura naĝejo, ĉe la rivero Ambroz, kun banejo kaj kamparmanĝejoj.
Referencoj
- ↑ El agua y la nieve[rompita ligilo] Valle del Ambroz
- ↑ Cifras de población y Censos demográficos Arkivigite je 2015-05-26 per la retarkivo Wayback Machine INE
- ↑ Historio de Abadía Ayuntamiento de Abadía
- ↑ Historio de Abadía Arkivigite je 2009-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Valle del Ambroz
Eksteraj ligiloj
- Abadía en la retejo de la Valo de Ambroz Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine