[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Manamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Barejno montrante Al Manamah
Mapo de Barejno montrante Al Manamah

Manamo (arabe: Al-Manāmah), ĉefurbo de Barejno, situas ĉe la Persa Golfo, en la nordoriento de la Barejna Insulo. Temas pri la plej granda urbo de tiu lando, kun 150 000 loĝantoj, ĉirkaŭ triono de la tuta landa loĝantaro.

La urbo estis historie menciita ekde la jaro 1345. Portugaloj konkeris ĝin en 1521 kaj persoj en 1602. La dinastio Al-Ĥalifa regas la landon de la jaro 1783. En 1971 la urbo iĝis la ĉefurbo de Barejno.

La ekonomio de Manamo, same kiel tiu de la tuta lando, baziĝas je nafto kaj gaso, sed ankaŭ je fiŝkaptado kaj laboro kun perloj. En Manama troviĝas la Universitato de Barejno kaj la sola Internacia Flughaveno de la lando.



Eksteraj ligiloj

greke http://www.thepersiangulf.org/cities/manama.html greke http://www.capital.gov.bh/index.php?name=EZCMS&page_id=1 greke http://www.beitalquran.com/main.htm greke http://www.seef.net