Maksimiliano la 1-a (Bavario)
Aspekto
- Ne konfuzu kun reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo de Bavario, kiu regis 1806-1825.
Maksimiliano la 1-a (1573–1651) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis ekde 1597 duko de Bavario kaj ekde 1623 princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio.
Katolika Maksimiliano grave rolis dum la Tridekjara milito, batalante kontraŭ sia protestanta kuzo Frederiko la 5-a de Palatinato. Finfine Frederiko malgajnis kaj sekve perdis sian princo-elektistecon al Maksimiliano.