kalko
Aspekto
- kalk/o Ⓚ Vulgara nomo de la kalcioksido, CaO, sub diversaj formoj: la vigla (neestingita) kalko estas fabrikata el kalkoŝtono per kalcinado, ĝi servas por mortero; per aldono de akvo ĝi estingiĝas, k ŝanĝiĝas al velka (estingita) kalko (kalcia hidroksido, Ca(OH)2), kies akva solvaĵo estas konata kiel kalkakvo aŭ kalkolakto, pro la blanka nesolvita precipitaĵo. ☞ gipso, kalcito, stuko. ➞ -eja, kalkargilo.
soda kalko. Miksaĵo de natria hidroksido (NaOH) k kalcia oksido (CaO), uzata kiel sekiganto k kiel kaptanto de karbondioksido. kalka. Rilata al kalko aŭ enhavanta kalkon. kalki (tr)
- 1 Surkovri surfacon per kalko, por ĝin blankigi: kalki domonZ.
- 2 🌾 Surĵeti kalkon (sur kampon), por plibonigi acidajn terojn.
- 3 Neŭtrigi per kalko.
kalkaĵo. Substanco, uzata por kalki: oni deskrapu la malnovan kalkaĵonX. kalkpetro, kalkŝtono ⊕Ⓣ Sedimenta petro, ĉefe konsistanta el kalcito, el kiu oni per kalcinado faras masonkalkon. dekalkiĝi, senkalkiĝi
- 1 Perdi kalkon, ekz. pp. petro.
- 2 = senkalciiĝi.
rekalkiĝi = rekalciiĝi. klorokalko. Blanka pulvoro, CaCl(ClO), kies akva solvaĵo estas uzata por blankigi ŝtofojn ktp.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Fontoj kaj citaĵoj |