esenco
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | esenco | esencoj |
Akuzativo | esencon | esencojn |
Signifoj |
- La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj.
- Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
- Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo.
- Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
- Nomo egala, sed esenco mala.
- Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
- La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io.
- Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
- Bruo potenca, nula esenco.
- La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
- Tio estas neesenca problemo.
- Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj.
- Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
Referencoj kaj literaturo |