Marĉo
Aspekto
Marĉo ekestas, se en malsekaj terenoj akumuliĝas plantorestoj, kiuj pro manko de oksigeno malkomponiĝas (disputras) nur nekomplete. Marĉo konsistas el diversaj torf-tavoloj.
Oni diferencigas du specojn. Ekzistas
- marĉoj, kiujn enfluas grunda akvo (ili formiĝis ekzemple en iamaj lagoj) kaj
- marĉoj sen ligo al grunda akvo, akvumitaj nur per pluvakvo.
Kelkaj gravaj marĉoj en la mondo
[redakti | redakti fonton]Afriko
[redakti | redakti fonton]Lago Bangveulu en Zambio estas tre grava sistemo, enhavanta lagon, marŝojn, sezonajn marsojn kaj inundebenaĵojn. La marŝoj povas atingi la longon de 120 km.
Sudd estas miksaĵo de marĉoj, riveroj kaj herbejoj, kiuj kune iĝas ega marĉo (ĉirkaŭ 130mil km²) dum la pluva sezono.
Sudameriko
[redakti | redakti fonton]Pantanalo en Brazilo ("marĉaro" laŭnome) estas granda regiono (ĉirkaŭ 200mil km²) enhavanta plurajn marŝojn sed ankaŭ herbejojn, inunditajn herbejojn ktp.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri marĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. ” „ Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. ” „ Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo ”
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
marĉo ĉe Bad Buchau en sudokcidenta Germanio
-
marĉo ĉe Henstedt en norda Germanio
-
la sama marĉo pli detale
-
marĉo ĉe Bad Sülze en nordorienta Germanio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aluvia grundo
- Poldero
- Torfejo
- La vorto "marĉo" estas enhavata de la nomoj de multaj specioj de birdoj, kiel la marĉanaso aŭ kerkedulo (Anas querquedula), la marĉotringo (Tringa stagnatilis), la marĉostrigo (Asio flammeus), la marĉoparuo aŭ foliarparuo (Poecile palustris), la marĉotroglodito (Cistothorus palustris), la marĉa cirkuo aŭ marĉocirkuo (Circus aeruginosus) ktp.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- anglalingva artikolo en la ĵurnalo New Scientist Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Bazaj informoj pri marĉoj en nordokcidenta Germanio (paĝoj germanlingvaj, bone ilustritaj)
- Marĉ-muzeo Arkivigite je 2005-02-10 per la retarkivo Wayback Machine (germanlingve)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-07 .