Tribo estas grupo de fratrioj aŭ kurioj, kunigitaj per religia ligilo, havanta propran protektantan dion kaj propran komunan sanktejon.
|
| « Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usona flago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas triba homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familia sentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizita individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « En tribaj kulturoj ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. Aŭdo, malsame ol la malvarma kaj neŭtrala okulo, estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| |
|
| « En senskriba mondo “laboro” ne ekzistas. Primitiva ĉasisto aŭ fiŝkaptisto estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa poeto, pentristo aŭ pensanto. Tie, kiel homo per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadaj agrikulturaj socioj kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la komputika epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj roloj. En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « La homaro denove iĝas unueca tribo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Mirindas kiom da triboj sur la tuta Tero devenis de la paroj, restintaj vivaj post kolosa katastrofo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|