Superecismo estas ideologio, bazita sur kredo ke unu grupo da homoj havas superecon super aliaj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Ju malpli da kaŭzoj homo havas por paroli pri sia propra supereco, des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia lando, lia religio, lia raso aŭ lia “sankta afero”. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « La usonanoj en la internacia politiko ne scias malami danke al denaska sento de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus signo de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|