[go: up one dir, main page]

Prudento

kapablo regi kaj disciplini sin per la uzo de racio
Prudento
Aliaj projektoj
Prudento en Vikipedio
Prudento en Komuneja kategorio
Prudento en Vikivortaro

Prudento estas kapablo juĝi la realaĵojn kaj agi prudente, do konforme al la cirkonstancoj, al la postuloj de la aferoj; troviĝante en la ĝusta mezuro; ne absurda.

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo 
« Kuracistoj plej bone juĝas pri prudento. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
Citaĵo 
« Malkuraĝo foje estas indiko de saĝa prudento. » « Feigheit ist manchmal ein Zeichen von Klugheit. »
— germana proverbo
Citaĵo 
« Oni devigintis ŝin esti prudenta en ŝia juneco, ŝi lernis romantikecon dum ŝi pliaĝiĝis - la natura sekvo dekontraŭnatura komenco. » « She has been forced into prudence in her youth, she learned romance as she grew older-the natural sequel of an unnatural beginning. »
— Jane Austen, Persuasion 1818 Ch. 4
Citaĵo 
« Prudento ektimas, se promesoj senlimas. »
— Marjorie Boulton
Citaĵo 
« Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn »
— Sentencoj 1:5
Citaĵo 
« Futuristoj kaj komuna prudento konsentas, ke granda ŝanĝo, tutmonde, en vivmaniero kaj moralaj gvidlinioj baldaŭ fariĝos absoluta neceso. » « (angle) Futurists and common sense concur that a substantial change, worldwide, in life style and moral guidelines will soon become an absolute necessity. »
— Roger Wolcott Sperry
Citaĵo 
« Estas malprudente esti tro certa pri propra saĝo. Estas sana esti memorigita, ke la plej fortaj povus malfortiĝi kaj la plej saĝaj povus erari. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo 
« La plej valora eco de homo estas prudenta sento de tio, kion oni ne kredas»
— Eŭripido
Citaĵo 
« La junuloj ne scias sufiĉe por esti prudentaj, kaj tial ili provas la neeblon, kaj atingas ĝin, generacio post generacio. » « (angle) The young do not know enough to be prudent, and so they attempt the impossible, and achieve it, generation after generation. »
— Pearl S. Buck
Citaĵo 
« Ni ĉiutage prenas niajn rolojn de aliaj. Esti prudenta estas, grandparte, esti sociema. » « (angle) We take our bearings, daily, from others. To be sane is, to a great extent, to be sociable. »
— John Updike
Citaĵo 
« Mi legis paradizajn priskribojn, kiuj igus prudentan personon ĉesi voli iri tien. »
— Charles de Montesquieu

Arthur C. Clarke

redakti
Citaĵo 
« Eble estas pli bone esti malprudenta kaj feliĉa, ol prudenta kaj malfeliĉa. Sed estas la plej bona el ĉiuj esti prudenta kaj feliĉa. Ĉu niaj posteuloj povas atingi tiun celon, estos la plej granda defio de la estonteco. Ja ĝi eble bone decidos, ĉu ni havas estontecon. » « (angle) Perhaps it is better to be un-sane and happy, than sane and un-happy. But it is the best of all to be sane and happy. Whether our descendants can achieve that goal will be the greatest challenge of the future. Indeed, it may well decide whether we have any future. »
— Arthur C. Clarke
Citaĵo 
« La Informa Epoko ofertas multon al la homaro, kaj mi ŝatus pensi, ke ni atingos la defiojn, kiujn ĝi prezentas. Sed estas grave memori, ke informoj - en la senco de krudaj datumoj - ne estas scio, ke scio ne estas saĝo kaj ke saĝo ne estas prudento. Sed informoj estas la unua esenca paŝo al ĉiuj ĉi tiuj. » « (angle) The Information Age offers much to mankind, and I would like to think that we will rise to the challenges it presents. But it is vital to remember that information — in the sense of raw data — is not knowledge, that knowledge is not wisdom, and that wisdom is not foresight. But information is the first essential step to all of these. »
— Arthur C. Clarke

Vidu ankau

redakti