The Chimes
anglalingva novelo far Karolo Dickens, eldonita en 1844
The Chimes: A Goblin Story of Some Bells that Rang an Old Year Out and a New Year In, vaste konata kiel The Chimes (Sonorilvokoj), estas novelo verkita de Charles Dickens kaj publikigita por la unua fojo en 1844, nome unu jaron post A Christmas Carol. Ĝi estas la dua en lia serio de "Kristnaskaj libroj," nome kvin noveloj kun fortaj socialaj kaj moralaj mesaĝoj kiujn li publikigis dum la 1840-aj jaroj. Aldone al A Christmas Carol kaj The Chimes, tiuj Kristnaskaj libroj estas The Cricket on the Hearth (La grilo en la hejmo, 1845), The Battle of Life (La Batalo de l' Vivo, 1846), kaj The Haunted Man and the Ghost's Bargain (1848).
The Chimes | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Charles Dickens |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1844 |
Eldonejo | Chapman and Hall |
Loko de rakonto | Sankta Luiso |
Ĉefa rolulo estas Toby "Trotty" Veck, mesaĝisto.
Tiu verko estis adaptita al muziko kaj kino.