Massagno
Massagno estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 5886 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Massagno | |
---|---|
Blazono de Massagno | |
Lugano kaj Massagno viditaj de Monte Brè | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Vezia |
Koordinatoj | 46° 0′ 47″ N 8° 56′ 42″ O / 46.01306 °N, 8.94500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 47″ N 8° 56′ 42″ O / 46.01306 °N, 8.94500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5886 |
Areo | 0,73 km² |
Alteco | 352 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6900 |
Komunumkodo | 5196 |
Mapo de Massagno |
Geografio
redaktiMassagno situas norde de la urbo Lugano, kun kies setlejoj ĝi komplete kunfandiĝis kaj al kies aglomeraĵo ĝi formas integritan parton. Kun denseco de preskaŭ 8000 loĝantoj po kvadratkilometro Massagno apartenas al la plej dense loĝataj komunumoj de Svislando. La komunumo konsistas el la vilaĝo Massagno kaj la frakcio Gerso kaj la suda parto de la iama komunumo Rovello.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,73 km², de kiuj 1,4% estas kovritaj de arbaro, 0,0% servas por agrikulturo kaj 98,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Massagno limas en nordo al Savosa, kaj en oriento, sudo kaj okcidento al Lugano.
Trafiko
redaktiTra Massagno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano. De la centro de Masango rapidalveturvojo kondukas rekte al la alveturejo Lugano-Nordo de la svisa aŭtovojo A2. Pere de la loka bus- kaj trolejbusreto de la urbo Lugano la komunumo estas bone integrita al la publika transportreto kaj la ĉefstacidomo de Lungao situas nur kvincent metrojn sude de la komunuma centro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Massagno datiĝas el la jaro 1146 kiel Masagnio. Ek de 1262 la Hospitalo Santa Maria de Lugano posedis bienojn en Massagno. En la jaro 1600 terura pestepedemio mortigis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 1960-aj jaroj la loĝantaro de Massagno eksplodis kaj la iam kampareca vilaĝo fariĝis kvazaŭ parto de la urbo Lugano. [3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Massagno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)