Läufelfingen
Läufelfingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 23′ 42″ N 7° 51′ 24″ O / 47.39500 °N, 7.85667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 42″ N 7° 51′ 24″ O / 47.39500 °N, 7.85667 °O (mapo) |
Areo | 8,15 km² |
Alteco | 560 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4448 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Läufelfingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1255 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Läufelfingen situas ĉe la bordo de la rivero Homburgerbach, alfluanto de Ergolz, en la supera parto de la Homburgervalo sur alteco de 556 m s.m..
Najbaraj komunumoj
La komunumo Läufelfingen limas en nordo al Känerkinden, Buckten kaj Häfelfingen.
Trafiko
La komunumo Läufelfingen situas ĉe la malnova Hauensteinfervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sissach al Olten, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S9. Ekzistas diskuto anstataŭi tiun trajnlinion per buso, kio tamen post fortaj protestoj ĝis nun ne realiĝis.
Tra Läufelfingen kondukas la strato al la Suba Hausensteinpasejo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Läufelfingen datas el la jaro 1226 kiel Leinvolvingen.
Sur la preĝejmonteto ek de la 1-a jarcento troviĝis romiaj setlejoj. Ek de mezepoko la vilaĝkerno situas en la valfundo kaj estis posedo de la senjoroj de Frohburg kaj ek de la mezo de la 13-a jarcento de la senjoroj de Neu-Homburg. En la jaro 1305 la episkopo de Bazelo akiris la vilaĝon kaj vendis ĝis kune kun la senjorujoj Homburg kaj Liestal en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 la komunumo en 1833 fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la komunumo Läufelfingen grekeLäufelfingen en la Historia Leksikono de Svislando