Ometepe
La insulo Ometepe, ankaŭ nomata Ōmetepētl (Du montoj, en la Naŭatla lingvo) lokiĝas en Nikaragvo; ĝi estas en la plej granda lago de Centra Ameriko, "Lago Cocibolca" aŭ "Lago de Nikaragvo".
Ometepe | ||
---|---|---|
Lokiĝo de Ometepe en Nikaragvo | ||
insulo | ||
Akvejo | Lago Cocibolca | |
Geografia situo | 11° 30′ N, 85° 35′ O (mapo)11.585.583333333333Koordinatoj: 11° 30′ N, 85° 35′ O (mapo) | |
Longo | 31 km | |
Larĝo | 10 km | |
Areo | 276 km² | |
Plej alta loko | Vulkano "Concepción" | |
Loĝantaro | 35 000 127 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Altagracia | |
Ometepe havas areon de 276 km2 kaj 35.000 da loĝantoj. Ĝi estas la plej granda vulkana insulo en la mondo kiu lokiĝas en lago de nesala akvo.
La insulo estas tre grava turisma loko en Nikaragvo, oni povas facile vojaĝi al Ometepe ekde la ĉefurbo Managvo per aŭtobuso aŭ aŭtomobilo kaj veturante per ŝipo 1 horo pli.
Historio
Oni konas ke la insulo havis loĝantojn antaŭ la jaro 1500 a.K. Supozeble la unuaj homoj devenis el Suda Ameriko. En la insulo oni trovis ceramikaĵojn kaj grandajn skulptaĵojn el bazalta ŝtono kiuj estas eksponataj nuntempe en la parko de la preĝejo de Altagracia kaj en la Nacia Muzeo en Managvo.
Dum la Eŭropa koloniado de Ameriko la insulo servis kiel rifuĝo por la piratoj en siaj prirabadoj al la urbo Granada kiam ili alvenis el la Karibia maro tra la rivero San Juan.
Nuntempe la loĝantoj kaj la loka registaro klopodas por la plibonigo de la turisma infrastrukturo kaj beligo de la insulo.
La sep naturaj mirindaĵoj de la mondo
Ometepe partoprenis en la konkurso pri la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo sed ne atingis tre altan lokon, ĝi estis inter la pli bonaj 77 partoprenantoj el 440 elekteblaj kandidatoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
http://www.nicatour.net/es/nicaragua/Ometepe.asp
http://www.manfut.org/museos/ometepe-arq.html