Artvin
Artvin estas urbo en Turkio kun ĉirkaŭ 23.000 loĝantoj (2000). Ĝi estas administra centro de provinco Artvin, en pleja nordoriento de Turkio. Geografie ĝi apartenas al la Nigramara regiono kaj same al Orienta Anatolio. Ĝi limas norde al Kartvelio, oriente al Ardahan, sude al Erzurum, okcidente al Rize kaj nordokcidente al la Nigra Maro.
Artvin | |||||
urbo • distrikto de Turkio • komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Nigra Mara regiono | ||||
Geografia situo | 41° 11′ N, 41° 50′ O (mapo)41.183081141.8287448Koordinatoj: 41° 11′ N, 41° 50′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 345 m | ||||
Loĝantaro | 23157 (en 2000) | ||||
Poŝtkodo | 08 | ||||
Telefona kodo | 466 | ||||
Aŭtokodo | 08 | ||||
Retpaĝaro | http://www.artvin.bel.tr/ | ||||
Retpaĝaro de estraro | http://www.artvin.gov.tr | ||||
La urbo havas pitoreskan bildon en valo inter montoj, lagetoj, akvofaloj ks.
Ĝemelurbo de Artvin estas Akhaltsikhe en Kartvelio.
Konataj personoj el la urbo
redakti- Kadir Topbaş, ĉefurbestro de Istanbulo
- Kazim Koyuncu, laza musikisto