Agigea
Agigea estas vilaĝo en Dobruĝo, departemento Constanța, Rumanio. Ĝi situas en sudorienta parto de Rumanio, szur la dekstra bordo de kanalo Danubo-Nigra Maro, rekte ĉe la Nigra maro, sur bordo de la Agigea-lago, naŭ kilometrojn sude de Konstanca, ses kilometrojn norde de Eforie.
Ĝia malnova turka nomo estas Acica, la greka estas Aghikos. La unua skriba mencio estas datita je de 1870. En la vilaĝo loĝas 91 % rumanoj, 8 % tataroj, 1 % turkoj kaj aliaj nacioj.
Vidindaĵoj
- rumana ortodoksa preĝejo Sfântul Mare Mucenic Dimitrie, konstruita de 1990 ĝis 1995
- Eta saharo: ĉe limo de la vilaĝo Agigea, areo de 5 hektaroj kun duna sablo, sola natura formo de la rumana marbordo.