Zutendaal
Zutendaal (nederlande, proksimuma prononco [[ZYT'nda:l]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 7239 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto. La municipa areo de 91,26 kvadrataj kilometroj troviĝas inter Genk kaj Lanaken.
Zutendaal | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
municipo en Belgio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Limburgo | ||
Poŝtkodo | 3690 | ||
Kodo laŭ NIS | 71067 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 239 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 214 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 56′ N, 5° 34′ O (mapo)50.9333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 56′ N, 5° 34′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 32,07 km² (3 207 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zutendaal [+] | |||
Zutendaal estas la plej verda municipo de nederlandlingva Belgio. Ĝia areo situas grandparte en la nacia parko Hoge Kempen. Unu el la enirejoj al tiu parko estas la centro pri insektoj kaj fekundigo perabela "De Lieteberg". Tie eblas informpeti pri abeloj kaj insektoj. Ankaŭ estas papilia ĝardeno kun enlandaj papilioj kaj speciala promenvojeto: la nudpieda pado.
Esperanto en Zutendaal
redaktiEn la aŭtuno de la jaro 2005 okazis 3-taga renkontiĝo, organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno). La gazeto Het Belang van Limburg raportis favore pri la renkontiĝo la 24-an de oktobro.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)