Wojciech Zabłocki
Wojciech Mikołaj Zabłocki (naskiĝis la 6-an de decembro 1930 en Varsovio mortis la 5-an de decembro 2020) – estis pola arkitekto, skermisto, olimpikisto, edukito de la hungara majstro de sabro János Kevey, konanto de la sporta arkitekturo, lekciisto en Instituto de Arkitekturo de la Teknika Universitato de Lodzo kaj en Varsovio. Edzo de aktorino Alina Janowska kaj patro de poeto kaj reĝisoro Michał Zabłocki.
Wojciech Zabłocki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wojciech Mikołaj Zabłocki | |||||
Naskiĝo | 6-an de decembro 1930 en Varsovio | ||||
Morto | 5-an de decembro 2020 (89-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alina Janowska vd | ||||
Infanoj | Michał Zabłocki (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | skermanto olimpika atleto arkitekto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Arkitekturo, skermo kaj Olimpikaj Ludoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fakulo pri sabro partopreninta kvar Somerajn Olimpikajn Ludojn, kie li gajnis 3 medalojn – du arĝentajn kaj bronzan. Li akiris 9 medalojn dum mondĉampioneco, kaj ankaŭ 5 titolojn de la majstro de Pollando. En 1953 li iĝis individua mondĉampiono de junioroj. Dum sia dekkelkjara profesia kariero li reprezentis sportajn klubojn de Katowice, Krakovo kaj Varsovio.
Sporta olimpika kariero
redaktiEkstersporta vivo
redaktiEn 1954 finis Arkitekturan Fakultaton de la AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio. En 1968 doktoriĝis, kaj en 1980 habilitiĝis. Sed antaŭ ĉio okupiĝis pri sportaj konstruaĵoj en Varsovio, Konin, Zgorzelec, Puławy, Halepo. Kreinto de la Monumento al Sileziaj Ribelintoj en Katowice kaj kunaŭtoro de la monumento pri la batalo de Monte Cassino en Varsovio (1999).
Aŭtoro de pluraj libroj, kiel:
- Z workiem szermierczym po świecie (Kun skerma sako tra la mondo; 1962)
- Podróże z szablą (Vojaĝoj kun la sabro; 1965)
- Piórkiem i szablą (Per la plumo kaj sabro; 1982)
- Architektura dla potrzeb czynnej rekreacji w aglomeracjach miejskich (Arkitekturo por la bezono de aktiva ripozado en la urbaj aglomeraĵoj; 1968)
- Cięcia prawdziwą szablą (Tranĉoj per la vera sabro; 1989)
- Polskie sztuki walki. Miecz oburęczny i szabla husarska (Polaj batalartoj. Dumana glavo kaj kavaleria sabro; 2001)
- Walczę więc jestem (Mi batalas do mi estas; 2006)
- Architektura (Arkitekturo; 2007)
- Szable świata (Sabroj de la mondo; 2011)
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Mała encyklopedia sportu (Malgranda enciklopedio de sporto), Varsovio 1987 (2-a volumo)
- Zygmunt Głuszek, Polscy olimpijczycy 1924–1984 (Polaj olimpikistoj 1924-1984), Varsovio 1988
- Kto jest kim w Polsce (Kiu estas kiu en Pollando). 3-a eldono, Varsovio 1993
- Ewa Chojnacka, Zbigniew Piotrowski, Ryszard Przybylski (redaktoro), Profesorowie Politechniki Łódzkiej 1945–2005 (Profesoroj de la Teknika Universitato de Lodzo 1945-2005), Wydawnictwo Politechniki Łódzkiej, Lodzo 2006, p. 302.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pollanda Olimpika Komitato: Wojciech Zabłocki – sylwetka w portalu www.olimpijski.pl Arkivigite je 2017-09-05 per la retarkivo Wayback Machine Silueto en la portalo: www.olimpijski.pl