Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ
ukraina esperantisto (1904-1943)
Vladimir Savviĉ KUZMIĈ estis sovetunia kaj ukraina esperantisto, kiu aktivis kiel verkisto proleta, aŭtoro de la ukrainlingvaj romanoj „Flugiloj“, „Turbinoj“ kaj multaj rakontoj. Li naskiĝis en 1904. Aktiva Esperantisto, li verkis ankaŭ en Esperanto, membro de IAREV, kaj ties vicprezidanto ekde 1934. En Esperanto aperis lia originale verkita novelo Solidareco, 1931. Kunlaboris en SAT-organoj. Arestita en 1937, li sukcesis eskapi la tujan mortpunon per deklaro, en kiu li asertis la kulpecon de siaj iamaj esperantistaj kamaradoj. Li estis mortigita en 1943 en la malliberejo de Almato kiel "burĝa naciisto".
Vladimir Savviĉ Kuzmiĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1904 |
Morto | 1943 en la malliberejo de Almato (per ekzekuto) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Literaturo
redakti- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “IAREVuloj - ĉu revuloj?”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.