[go: up one dir, main page]

Voyager 1

kosmosondilo
4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 apr. 2023.

Voyager 1 (Esperanto: Vojaĝanto 1) estas kosmosondilo lanĉita la 5-an de septembro 1977, dek ses tagoj post la lanĉado de sia ĝemelo Voyager 2, de la usona agentejo NASA. Ĝia unua celo estis studi la planedojn Jupitero (marto 1979) kaj Saturno (novembro 1980) kaj iliajn lunojn kaj ringojn, kiujn ĝi preterflugis liverante mirinde belajn, multdetalajn fotojn. Voyager 1 eniris interstelan spacon la 25-an de aŭgusto 2012, kaj nuntempe (nov. 2021) situas proksimume 155.3 astronomiajn unuojn (23.3 miliardaj kilometroj) for de la Tero, la plej malproksima nenatura objekto de la Tero.[1]

Arta bildigo de Voyager dum kosma flugo
La sunsistemo kaj ĝia rando.

Post sukcesa plenumo de tiu tasko ĝi nun celas la randon de la sunsistemo (Kujper-zono, heliopaŭzo) kaj mezuradon de sunvento kaj interstela medio.

Ĝi ankoraŭ funkcias (multe pli longe ol planite) kaj estas la momente plej fora homfarita objekto.

Ĝi transportas oran diskon, kiu entenas amason da informoj pri la homaro al eventualaj legantoj ekster la sunsistemo.

Specifaĵoj

redakti

Voyager 1 pezas 722 kilogramojn. Ĝi startis la 5a-an de septembro 1977 de Cape Canaveral, Florido portita de Titan IIIE/Centaur portraketo. Voyager 1 estas la plej fora homfaritaĵo, kvankam ĝia ĝemela sondilo, Voyager 2, estis lanĉita 16 tagojn antaŭe, Voyager 2 neniam transpasos Voyager 1. Ankaŭ la sondilo New Horizons - spite al lanĉado per pli alta rapideco - neniam preterpasos ĝin.

Voyager 1 estis originale planita kiel Mariner 11. Dekomence estis planite ke ĝi utiligu la tiam-novan teknikon de gravita svingo. Feliĉe, kiam ĝi (kaj la ĝemela Voyager 2) pretis, la kvar gigantaj planedoj (Jupitero, Saturno, Urano, kaj Neptuno) troviĝis en favoraj pozicioj por ebligi gravitan plirapidiĝon kaj tiel viziton de ĉiuj kvar en nur 12 jaroj (anstataŭ 30 sen gravita asisto).

Jupitero

redakti

Voyager 1 komencis foti Jupiteron januare 1979. Ĝia plej granda proksimeco al Jupitero okazis 5-an de marto 1979 en distanco de 349,000 km. La plej multaj observoj de jupiteraj lunoj, ringoj, magnetkampo kaj radiado estis faritaj dum 48-hora tempo ĉirkaŭ plej granda proksimeco. Fotado finiĝis en aprilo de tiu jaro.

Ambaŭ Vojaĝantoj faris plurajn gravajn malkovrojn pri Jupitero kaj ĝiaj akompanantoj. La plej surpriza estis la malkovro de aktivaj vulkanoj sur Iono, kio ne estis antaŭe observataj de tero aŭ de misioj Pioneer 1011.

Ora disko

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ora disko de la kosmosondiloj Voyager.

Sur la oraj diskoj estas salut-mesaĝoj en 56 lingvoj. Ralph Harry salutis en Esperanto jene "Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo."

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti