Virinaj seksorganoj
Inaj seksorganoj, Ina reprodukta sistemo aŭ Ina seksaparato estas aro de Inaj seksorganoj. Kvankam iom konvencie, oni povas dividi la seksajn organojn de ino en eksterajn kaj internajn:
La eksteraj seksorganoj (vulvo) etendiĝas de la pubo ĝis la anuso, kaj konsistas el:
- puba monto aŭ monto de Venuso, elstaraĵo antaŭ la vulvo, kovrita de haroj.
- klitoro, erektiĝema organo, ĉe la antaŭo de la vulvo, sidejo de la seksekscitiĝo.
- himeno, faldo aŭ membrano, kiu fermas parte la enirejon de la vagino.
- nimfoj aŭ internaj lipoj, ĉe kies interna flanko troviĝas la duktoj de la Bartolinaj glandoj.
- eksteraj lipoj. Inter la klitoro kaj la himeno situas la uretra orifico.
La internaj seksorganoj estas en la pelva kavo:
- ovarioj, en kiuj formiĝas, evoluas kaj maturiĝas la ovoloj.
- salpingoj aŭ uteraj tuboj, duktoj situantaj inter la ovarioj kaj la utero.
- utero, kie la fekundigita ovolo fariĝas ovo, kiu mem transformiĝas al feto.
- vagino, kanalo inter la utero kaj la vulvo (= eksteraĵo de la seksaj organoj de ino), estas la organo de la kopulacio.