Villingen-Schwenningen
Villingen-Schwenningen aŭ Filingen-Ŝveningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj. La urbo apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de Baden-Virtembergo, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 88 213 loĝantojn.
Villingen-Schwenningen | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07721, 07720, 07425, 07705 | |||||
Poŝtkodo | 78048–78056 | |||||
Aŭtomobila kodo | VS | |||||
Oficiala Municipokodo | 08326074 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Roth (CDU) | |||||
Adreso de la administrejo | Münsterplatz 7/8 78050 Villingen-Schwenningen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 88213 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 4′ N, 8° 28′ O (mapo)48.0602777777788.4586111111111Koordinatoj: 48° 4′ N, 8° 28′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 758 m | |||||
Areo | 165,47 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.villingen-schwenningen.de/ | |||||
Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.
Vidindaĵoj
redakti- La urbo estas konata pro la ŝvaba-alemana karnevalo.
- Arkeologia kuŝejo Magdalenenberg.
Bildaro
redakti-
Memortabulo pri Wilhelm Blumenstock sur lia domo en Villingen
-
Villingen
-
Villingen
-
Blazono de la urboparto Villingen
-
Rivero Neckar
Najbaraj komunumoj
redaktiJenaj urboj kaj komunumoj havas limon kun la urbo Villingen-Schwenningen. Ili estas nomitaj en horloĝa senco komencante en nordokcidento:
Unterkirnach, Sankt Georgen im Schwarzwald, Mönchweiler, Königsfeld im Schwarzwald, Niedereschach, Dauchingen (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar), Deißlingen (distrikto Rottweil), Trossingen (distrikto Tuttlingen) kaj Tuningen, Bad Dürrheim, Brigachtal, Donaueschingen kaj Vöhrenbach (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar).
Ĝemelaj urboj
redaktiEsperanto en Villingen-Schwenningen
redaktiJen kelkaj Esperantistoj el Villingen-Schwenningen:
- Wilhelm Blumenstock fondis en 1906 la unuan Esperanto-grupon en Villingen
- Max Reichelt
- Karl Kratt, refondinto de grupo Villingen-Schwenningen post la Dua Mondmilito.
- Josef Schiffer fondis sekvan Esperanto-grupon de Villingen-Schwenningen en 1980
- Maria Schiffer, estrarano de BAVELO
- Bernhard Eichkorn, estrarano de BAVELO, aktivulo de IKUE kaj de ekumena Esperanto-movado, FAME-Premio (2002), de 1964 kaj 1967 estis pastro de la paroĥo Sankt Konrad kaj de 1988 ĝis 2003 de la paroĥo Sankt Fidelis.
- Dominik Timo Ratzinger, estrarano de BAVELIDO