Vestiblo
Vestiblo (el la latina: "vestibulum", antaŭkorto, antaŭejo) aŭ antaŭĉambro estas la enirejo, la ejo tra kiu oni eniras domon aŭ apartamenton. Plej ofte la vestiblo fermeblas per pordo aŭ pordego. Kutime la vestiblo estas ankaŭ la elirejo.
Laŭ Francisko Azorín vestiblo estas Enira parto de domo, konstruo, k.c., tra kiu oni atingas la ĉambrojn.[1] Li indikas etimologion el la latina vestibulum (vestiblo).[2]
En la antikva Romo vestiblo estis la placo inter la strato kaj la dompordo de nobelaj domoj. Poste en Romo, vestiblo estis la ĉambro inter la dompordo kaj la "atrium" (netegmentita interna korto).
Vidilaj ludoj
redaktiEn anaraŭ vidilaj ludoj, la vestiblo formas atendejon pro kolekti ludanojn.
Medicino
redaktiVestiblo estas ankaŭ la nomo de la enira kavo de kelkaj organoj. [3]
Piednotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2005