UK 1987
La 72-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en la Jubilea Jaro 1987 (100 jarojn post la eldono de la Unua Libro), de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1987 en Varsovio, Pollando. La kongreso estis rekorda kun 5946 partoprenintoj el 73 landoj. Kongresejo estis en la prestiĝa kaj giganta Pałac Kultury i Nauki (Kultur- kaj Sciencpalaco) en la urbocentro de Varsovio. La kongresa temo estis "Cent jaroj de internacia kulturo".
UK 1987 | ||
---|---|---|
Loko | Varsovio, Pollando | |
Ekde | 25-a de julio 1987 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 1987 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Dum tiu UK Terminologia Esperanto-Centro estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.
Roman Dobrzyński, membro de LKK, filmis la kongreson en Varsovio cent jarojn poste.
Spektakloj
redaktiDum la Kongreso okazis rekorda nombro da koncertoj kaj da teatraj prezentaĵoj. Ĉi kongreso estis kvazaŭ festivalo de la Esperanto-kulturo.
Koncertoj
redakti- Joëlle Rabu
- Lodza ĥoro
- Kongresa ĥoro, Odo al Ĝojo de Schiller kaj Beethoven.
- Pola tenoro
- Rusa belkantistino
- Arĝentina pianistino
- Korea kortdancistino
- Familia kantgrupo el Lodzo
Prezentitaj teatraĵoj
redakti- Bulgara Esperanto-Teatro
- La kaverno de Salamanka, de Miguel de Cervantes
- Pikniko sur batalkampo, de Fernando Arrabal
- Nia kara lingvo Esperanto, bazita sur Esperanta literaturo
- La Krizalido
- Ĉu dio bojas ? (aŭ Aminda kretenino), de François Boyer
- La plezuro disiĝi, de Jules Renard
- Teatr Powszechny (Teatro Universala) el Łódź
- Feliĉa evento, de Sławomir Mrożek
- Gdanska Esperanto-Teatro (Wanda Neumann, Wiesław Nowicki)
- Vizaĝoj kaj maskoj, Janusz Korczak
- Vida Jerman
- Virino kiu flustris en uragano, de Spomenka Štimec
- Jadwiga Gibczyńska
- Zamenhof
- Jerzy Fornal, el Nacia Teatro de Varsovio
- Sopiro... Laboro... Espero..., poezio kaj paroladoj de L. L. Zamenhof
- Mirosław Henke, aktoro de la Studia Teatro "83" el Łódź
- La travivaĵoj de la brava soldato Śvejk, de Jaroslav Hašek
- Urszula Tupajka, amatora aktorino el Bydgoszcz
- Omaĝe al nia majstro, laŭ L. L. Zamenhof kaj Antoni Grabowski
- Julio Baghy - homo bona, laŭ Julio Baghy, Kálmán Kalocsay
- Teatro Verda Monto (KVM), el Zielona Góra (ĉefrolis Mira Rządzka)
- Lulkanto, de Samuel Beckett
- Cikonioj, de Adam Sikorski
- Serenado, de Sławomir Mrożek (kunlabore kun Teatro Krizalido, sola atingo de projekto de granda internacia trupo por la jubileado de Esperanto)
Pupteatroj
redakti- Pupteatro Rabcio (Maciej Z. Tondera)
- Kion mi diros - tion mi diros, de Maciej Z. Tondera laŭ Kazimierz Przerwa-Tetmajer
- La ruĝa ĉapeto, de Anna Januszewska
- Ŝtata Pupteatro Vraca
- La ovo, de Boris Aprilov
- Robert Bánky
- Pupmiksaĵo, de Robert Bánky
- Infana pupteatro "Rideto" el Radom
- Cindrulino, de Jan Brzechwa.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Unu-hora filmo pri la 72-a UK[rompita ligilo], de Roman Dobrzyński sur ITVC (pola reta televida kanalo)