Tuso (Irano)
Tuso (perse: توس [Tūs] aŭ طوس [Ṭūs]) estas malnova urbo en la nordoriento de Irano, en la provinco centra Ĥorasano (Rezaa Ĥorasano). La urbo ekzistas jam de pli ol du jarmiloj; la antikvaj Grekoj nomis ĝin Σούσια [susja].
Tuso · توس | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano kultura havaĵo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Rezaa Ĥorasano | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 29′ N, 59° 31′ O (mapo)36.48613888888959.517555555556Koordinatoj: 36° 29′ N, 59° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 002 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tus, Iran [+] | |||
Aleksandro la Granda konkeris la urbon en −330. Dum la konkerado fare de Ĝingis-Ĥano (1220–1259) la urbo estis grandparte detruita.
La eble plej fama ano de la urbo estis la poeto Abol-Gasem Ferdousio, kiu verkis la persan ĉefverkon Ŝahnameo. Lia tombodomo, konstruita en 1934 okaze de la mila datreveno de lia morto, dominas la urbon.
Alia fama urbano estis la islama juristo kaj verkisto Algazelo.
Trafiko
redaktiLa urbo situas 25 km nord-okcidente de Maŝhado, finpunkto de la nacia vojo 2 (venanta de sud-oriento); la aŭtovojo ĉirkaŭiranta Maŝhadon preterpasas Tuson je distanco de 1 km, sed ne estas proksima elirejo. La plej proksima flughaveno estas la internacia flughaveno Maŝhado (ankaŭ flughaveno Ŝahid Haŝemi Neĝad; IATA-kodo: MHD, ICAO-kodo: OIMM). Maŝhado estas ankaŭ fervoja finstacio.
Eksteraj ligiloj
redakti- [http:// Oficiala retejo] (perse