Turo (rivero)
La rivero Turo (germane Thur) estas alfluanto de Rejno. Kun ĝia longeco de 130 km ĝi estas la dua plej longa rivero de orienta Svislando. La origino de la vorto devenas de la hindeŭropa vorto dhu kaj signifas la rapidanta.
Turo | |
---|---|
Turo-Akvofaloj ĉe Unterwasser en Togenburgo | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 130 km |
Akvokolekta areo | 1 724 km² |
Averaĝa trafluo | 47 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 200 m |
Enfluejo | Rejno |
- Alteco | ĉ. 450 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Glatt, Murg, Necker, Sitter kaj diversaj riveretoj |
Rivero en Eŭropo | |
Fonto
redaktiLa rivero Turo fontas en la elektodistrikto Togenburgo en la Kantono Sankt-Galo. La fonto de la Säntis-Turo troviĝas supre de la municipo Unterwasser kaj post du imponaj akvofaloj atingas la valon, kie ĝi unuiĝas kun la Wildhaus-Turo, la alia fontobrako de la rivero.
Meza rivero
redaktiLa rivero nun fluas kiel Turo tra la Togenburgo. Ĉe la komunumo Lütisburg alfluas la rivero Necker. Post Wil SG la rivero fluas orienten ĝis Oberbüren, kie alfluas al ĝi la rivero Glatt.
La suba rivero
redaktiNun la Turo forlasas la distrikton Togenburgo kaj nun fluas nord-okcidenten direkte al la Kantono Turgovio. Ĉe Bischofszell alfluas al ĝi la rivero Sitter kaj ĉe Fraŭenfeld la rivero Murg. La rivero nun forlasas la Kantonon Turgovio kaj trafluas la distrikton Andelfingen de la Kantono Zuriko. Proksime de Flach kaj Ellikon ĉe Rejno la Turo alfluas la Rejnon.
Inundoj de la suba rivero
redaktiLa rivero Turo en printempo kaj aŭtuno je fortaj fulmotondroj povas subite alporti multe da akvo kaj regule kaŭzas inundojn en la regiono de la malsupra Turgovio kaj la zurika distrikto Andelfingen. En la 19-a kaj 20-a jarcento oni batalis kontraŭ tiu-ĉi danĝero konstruante remparojn kaj digojn. Pro la tutmonda varmiĝo la forteco de fulmotondraj pluvegoj en la lastaj jaroj draste multiĝis kaj la digoj ofte ne plu sufiĉas. Tial oni lastatempe ŝanĝis la politikon kaj redonis al la rivero terenon por inundi, renaturigante la riveron. Tio ebligis ankaŭ la revenon de multaj sovaĝaj bestoj kiel kastoroj, aproj kaj diversaj birdoj kaj fiŝoj.