Turnov
Turnov estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur rivero Jizera, kiu apartigas la urbon en du partojn, en nordorienta Bohemio, regiono Liberec, distrikto Semily. Vivas ĉi tie 14 502 loĝantoj (2024). En la urbo estas vitroindustrio, teksindustrio kaj maŝinindustrio. La urbo konatas precipe pro prilaborado de duongemoj kaj produktado de juveloj, kiujn eblas trarigardi en la urba muzeo.
Turnov | |||
germane Turnau | |||
urbo | |||
Turnov, placo de Český ráj, al kiu dominas secesia konstruaĵo de urba ŝparejo (1906); dekstre estas frue baroka monaĥeja preĝejo de Sankta Francisko el Asizo; ekster foto, kontraŭe al la ŝparejo, estas renesanca urbodomo, alikonstruita en 1894
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Turnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Semily | ||
Administra municipo | Turnov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Rivero | Jizera | ||
Situo | Turnov | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 37′ 00″ N 15° 10′ 00″ O / 50.61667 °N, 15.16667 °O (mapo) | ||
Areo | 22,73 km² (2 273 ha) | ||
Loĝantaro | 14 502 (2024) | ||
Denseco | 638,01 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1272 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 511 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0514 | ||
NUTS 5 | CZ0514 577626 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 13 | ||
Bazaj setlejunuoj | 20 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Turnov | |||
Retpaĝo: www.turnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Skála, Jenišovice, Olešnice, Mírová pod Kozákovem, Frýdštejn, Přepeře, Ohrazenice, Modřišice, Karlovice, Kacanovy kaj Rakousy.
Historio
redaktiLa urbo estis fondita en duono de la 13-a jarcento, la unua mencio devenas pri ĝi el la jaro 1272. Ĝi alkliniĝis al flanko de husmovado, dum militoj kontraŭ Luzacio en la jaro 1478 ĝi estis forbruligita. Post la jaro 1509 Turnov estis nove konstruita. Ekde la 16-a jarcento datiĝas evoluo de la vitroindustrio, metalurgia industrio kaj minado kaj la prilaborado de duongemoj. Dum la tridekjara milito la urbo estis denove forbruligita kaj ĝi perdis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 18-a jarcento komenciĝas produktado de konata plumbvitro. Konekse kun konkurenco kontraŭ etornamaĵproduktado en Jablonec nad Nisou la urbo iom post iom specialiĝis al facetado de juvelŝtonoj kaj al oraĵistaj metioj. En la 19-a jarcento okazas evoluo de industriaj produktadoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 849 |
1880 | 7 249 |
1890 | 8 670 |
1900 | 9 028 |
1910 | 10 007 |
1921 | 9 753 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 593 |
1950 | 10 609 |
1961 | 11 474 |
1970 | 12 863 |
1980 | 14 550 |
1991 | 14 398 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 14 513 |
2011 | 14 472 |
2014 | 14 335 |
2016 | 14 349 |
2017 | 14 330 |
2018 | 14 312 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 14 334 |
2020 | 14 420 |
2021 | 14 242 |
2022 | 14 174 |
2023 | 14 472 |
2024 | 14 502 |
Vidindaĵoj
redakti- Muzeo de Bohemia paradizo, fondita en la jaro 1886, havas sidejon proksime de placo. En daŭra ekspozicio estas ekspoziciata kolektaro de juvelŝtonoj - agatoj, jaspoj, ametistoj kaj unika kolekto de piropoj – ĉeĥaj grenatoj, kun modeloj de la kreado de juvelistoj.
- Gotika preĝejo de Sankta Nikolao el la 14-a jarcento (rekonstruita baroke en 1722)
- Preĝejo de Virgulino Maria
- Renesanca urbodomo el 1526 (rekonstruita en 1894 kaj 1993)
- Franciskana monaĥejo kun preĝejo de Sankta Francisko el Asizo el 1651-1655
- Tombeja preĝejo de Virgulino Maria (el 1823-1853)
Ĉirkaŭaĵo
redakti- sabloŝtona Bohemia Paradizo
- mezepokaj burgoj Kost, Trosky, Valdštejn, Rotštejn, Frýdštejn
- kasteloj Sychrov kaj Hrubý Rohozec
Famaj personoj
redakti- Jan Patočka, filozofo, reprezentanto de Ĉarto 77
- Josef Pekař, historiisto
- Josef Václav Šimák, historiisto
- Wenzel Müller, komponisto
- Jaroslav Rudiš, verkisto kaj historiisto
Ĝemelurboj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
Preĝejo de sankta Nikolao kaj paroĥo
-
Preĝejo de sankta Francisko
-
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria
-
Turnova sinagogo
-
Urba biblioteko de Antonín Marek
-
Muzeo de Bohemia Paradizo