Trifingra buntpego
La Trifingra buntpego aŭ Eŭrazia trifingra buntpego, Picoides tridactylus, estas birdo de la genro Picoides kaj de la mezgrandaj buntpegoj, tio estas pego, kie ĉefas la koloroj nigra supre kaj blanka sube, sed ankaŭ aliaj (ĉikaze flava) en markoj supre.
Trifingra buntpego | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trifingra buntpego
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Picoides tridactylus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Verde la monda distribuado de la specio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiPlenkreskulo estas 21.5-27 cm longa. Ĝi estas nigra en kapo (plej detale videblas du blankaj strioj, unu subokula kaj alia suprokula, krom la blanka gorĝo), flugiloj kaj suba pugo, kaj blanka el gorĝo al ventro; la flankoj estas blankaj kun nigraj strioj. La dorso estas tre blanka kun nigraj strioj, kaj la vosto estas nigra kun blankaj eksteraj plumoj striitaj de nigro. La plenkreska masklo havas flavan kronon tre kontrastan kun la ĝenerala malbunta nigroblanka koloro eĉ plej ofte ne disigita per klaraj limoj.
En Nordameriko, la Trifingra buntpego povas esti konfuzata kun la Nigrodorsa buntpego, kiu estas tre simila. Identigo estas pli facila en Eŭrazio, kie ĝi estas la ununura pego kun flava krono, la ununura kun tri fingroj kaj unu el la du nuraj nigroblankaj buntpegoj kun nenio ruĝa en la plumaro. La Trifingra buntpego povas esti distingita el la Nigrodorsa buntpego pro la ŝtupareca dorso.
Habitato
redaktiLa reprodukta habitato estas arbaroj de koniferoj tra okcidenta Kanado, Alasko kaj la mezokcidenta Usono, kaj tra norda Eŭrazio el Norvegio al Koreio. Estas ankaŭ loĝantaroj en la Alpoj kaj la Karpatoj.
Ĵusaj priserĉadoj sugestas, ke Amerikaj kaj Eŭraziaj formoj povus esti disigitaj kiel separataj specioj, nome la Eŭrazia Trifingra buntpego, P. tridactylus kaj la Amerika Trifingra buntpego, P. dorsalis (Baird, 1858). La amerika formo havus siavice du subspeciojn, P. d. fasciatus en Alasko kaj la nomigan formon en la resto.
Kutimoj
redaktiLa Trifingra buntpego nestumas en kavaĵo en morta konifero aŭ foje en vivanta arbo aŭ fosto. La paro elfosas novan neston ĉiujare.
Tiu birdo estas kutime konstanta loĝanto, sed nordaj birdoj povas translokiĝi suden kaj birdoj de altaj niveloj povas translokiĝi al pli malaltaj niveloj vintre.
La Trifingra buntpego manĝas ĉe koniferoj serĉe de lignotraborantaj larvoj de skaraboj aŭ aliaj insektoj. Ili povas ankaŭ manĝi fruktojn kaj arbosevon.
Tiuj birdoj ofte translokiĝas al areoj kun altaj nombroj de insektinfestitaj arboj, ofte sekvante arbarincendion aŭ inundon. En Nordameriko, tiu birdo lasas spacon al la Nigrodorsa buntpego, kie la du specioj konkurencas por la sama habitato.
La voĉo de la Trifingra buntpego estas kik aŭ ĉik.
Subspecioj
redakti- Picoides tridactylus albidior
- Picoides tridactylus alpinus
- Picoides tridactylus crissoleucus
- Picoides tridactylus funebris
- Picoides tridactylus inouyei
- Picoides tridactylus kurodai
- Picoides tridactylus tianschanicus
- Picoides tridactylus tridactylus
Nomoj en diversaj lingvoj
redakti- En la bulgara, Трипръст кълвач,
- En la ĉeĥa, Datlík tříprstý,
- En la dana, Tretået spætte,
- En la germana, Dreizehenspecht,
- En la franca, Pic tridactyle,
- En la hispana, Pico tridáctilo,
- En la litova, Tripirštis genys,
- En la hungara, Háromujjú hőcsik,
- En la nederlanda, Drieteenspecht,
- En la japana, ミユビゲラ,
- En la norvega, Tretåspett,
- En la pola, Dzięcioł trójpalczasty,
- En la slovaka, Ďateľ trojprstý,
- En la finna, Pohjantikka,
- En la sveda, Tretåig hackspett.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2006). Picoides tridactylus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 6a Majo 2006.
- Roger Tory Peterson(5th Edition):Birds of Eastern and Central North America. Peterson Field Guides