Tiradentes
Tiradentes, esperante La Dentformetanto, (laŭvorte "dentotiranto", prononcata "ĉiradenĉis" [tʃiɾɐˈdẽtʃis]) estas kromnomo de Joaquim José da Silva Xavier (prononcata "Ĵŭakin Ĵoze da Siŭva Ŝavieh" [ʒwaˈkĩ ʒuˈzɛ dɐ ˈsiwvɐ ʃɐviˈɛʁ]) (naskiĝis en São José, nuna Tiradentes (urbo) 1746, mortis en Rio-de-Ĵanejro 21-a de aprilo 1792), pioniro de la brazila lukto por sendependo. Li malsukcesis kaj estis pendumita de la portugaloj.
Tiradentes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Joaquim José da Silva Xavier |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1746 en Minas-Ĝerajso |
Morto | 21-an de aprilo 1792 (45-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Mortokialo | Pendumo |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Kolonia Brazilo |
Okupo | |
Okupo | dentisto ministo politika aktivisto militisto revoluciulo |
Li estis filo de modestaj kamparanoj apud vilaĝo São José, nun honore al li nomata Tiradentes, proksime al São João del-Rei. Li provis multajn metiojn, kiel dentisto, ministo, komercisto kaj inĝeniero, ĝis aliĝi kiel leŭtenanto en la 4-a Kompanio de Drakoj de Minas Gerais.
Li partoprenis politikan movadon konatan kiel Inconfidência Mineira ("Perfido de Minas Gerais"), kiu intencis provoki ribelon kontraŭ portugala regado. Ĝin inspiris la sendependo de Usono. Tiradentes ĉiam legis verkojn de Thomas Jefferson.
La movado fiaskis ĉar kolonelo Joaquim Silvério dos Reis, unu el movadanoj, perfidis siajn kunulojn kontraŭ mono kaj nobela titolo.
Tiradentes estis kondamnita pro "alta perfido" kontraŭ portugala krono, li estis pendumita kaj lia korpo kvaronumita en la 22-a de aprilo 1792.