[go: up one dir, main page]

Tertremo en Italio en 1783

La tertremo de 1783 (sismo) estis granda katastrofo en la 18-a jarcenta en Italio.

Tertremo en Italio en 1783
tertremo [+]

LandoItalio
Koordinatoj38° 18′ 0″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo)38.315.97Koordinatoj: 38° 18′ 0″ N, 15° 58′ 12″ O (mapo)

Tertremo en Italio en 1783 (Italio)
Tertremo en Italio en 1783 (Italio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  1783 Calabria and Messina earthquake [+]
vdr
Ilustraĵo pri detruo de la tertremo en Messina kaj Reggio Calabria.

La ĉefa skuo okazis la 5-an de februaro 1783 kaj atingis takse magnitudon 7 (eble 7.1). La epicentro estis en la ebenaĵo de Palmi en suda Kalabrio (norde de Mesino). Preskaŭ mil pluaj skuoj okazis ĝis la 7-a de februaro; gravaj skuoj okazis ankoraŭ dum la postaj du monatoj (la 28-an de marto estis nova skuo kun magnitudo preskaŭ 7).

Oni kalkulas, ke mortis entute 30-50.000 personoj.

Literaturo

redakti
  • Baratta M. I Terremoti in Italia. Felice Le Monnier, Firenze, 1936.
  • Mercalli G. I Terremoti della Calabria Meridionale e del Messinese. Accademia dei Lincei, Roma, 1897.

Vidu ankaŭ

redakti